Asocio de esperantistoj de Taĝikio

Honoraj membroj de la Asocio

Usmanov Zafar Ĝuraeviĉ. Profesoro, doktoro pri fizikaj kaj matematikaj sciencoj. Akademiano de Akademio de la sciencoj de Taĝikio. Reta adreso: zafar-usmanov@rambler.ru

Gonĉarov Anatolo. Doktoro pri kemiaj sciencoj. Instruis Esperanton Ĉe -metode en Duŝanbe en 1983. Reta adreso: anatolog@mail.ru

Newman Dina. Ĵurnalistino, kunlaborantino de BBC (Britio, Londono). Dum multaj jaroj instruis Esperanton. Retaj adresoj: dina.newman@bbc.co.uk, dinanewman@yahoo.co.uk

Jamaguĉi Kimio. Specialisto pri komerco el u.Jokogama (Japanio). Reta adreso: kimio.yamaguchi@hotmail.co.jp

Normantas Vilius. 1981. Programisto. Konstante loĝas en Kaunas (Litovio). Provizore loĝas en Bruselo (Belgio).
Retadreso: vilius@norma.lt

Benjamin Kwiecien. Naskiĝis en 1987j. Konstante loĝas en Kalifornio (Usono). Momente loĝas en Maŝado (Irano) kaj studas sciencojn en universitato. Retadreso: kwiecien.ba@gmail.com>

Aliaj membroj de la Asocio

Ŝukurov Firdaŭs. Naskiĝis en 1947. La bazon de la lingvo mi eklernis en 1981. Tiam mi fondis E-rondeton ĉe la Akademio de la sciencoj. Post unu jaro la rondeto transformiĝis al Klubo de internacia amikeco. Dum kelkaj jaroj mi organizis ekspresmetodajn kursojn, kie instruis A.Gonĉarov, D.Lukjanec, E.Perevertajlo. La kursojn partoprenis pli ol 500 personoj. Krome, multfoje estis organizitaj dumonataj kursoj, kie instruis mi kaj s-ro V.Kiseljov. De 1983 mi estas ano de UEA. Dufoje mi partoprenis UKon (1983,1987). En 1985 kun helpo de miaj amikoj (Smetanina Svetlana, Perevertajlo Evgenij Sergejeviĉ, Viktoro kaj aliaj), mi organizis la unuan Mezazian tendaron en montaro apud Duŝanbe, kiun partoprenis pli ol 180 homoj el la tuta Sovetio. Malgraŭ ke mi ne havas belan voĉon, mi ŝatas kanti, precipe dum niaj kunvenoj. Mi ŝatas lerni fremdajn lingvojn: la anglan kaj la germanan. Mi ŝatas ion konstrui. Momente mi konstruas Esperanto-dometon en la norda parto de nia ĉefurbo Duŝanbe.
Mia retadreso estas: komintel@yandex.ru tel +992 90 788 37 17

Fajzullaev Ĝamŝid. Naskiĝis en 1947. Mi ne ŝatas kanti, sed mi ŝatas diskuti pri politiko. Mi estas matematikisto, sed nun laboras kiel inĝeniero-elektristo en Ruslando, ĉar en Taĝikio ne eblas trovi bone pagatan laboron. Post kelkaj monatoj mi revenos al Duŝanbe. Estante en Duŝanbe, mi ĉiam vizitadas niajn kunvenojn. Tie ni lernas nian lingvon, interese babilas kaj ŝanĝas niajn opiniojn. Foje, kiam mi havas iom da libera tempo, mi helpas al s-ro Firdaŭs konstrui Esperanto-dometon. Mi ankaŭ volas komenci instrui al komencantoj.
Mia retadreso estas: fayzullaev47@mail.ru
tel: +992 90 779 19 49

D-ro Saidmurod Hoĝazod, naskiĝis en 1970. En la jaroj 1988-1993 mi studis taĝikan filologion en la Taĝikia nacia universitato. En la jaroj 1993-2000 okupis diversajn postenojn en la Taĝikia radio. En la jaroj 2001-2003 laboris kiel respondeca sekretario kaj en la jaroj 2004-2006 plenumis taskojn de la vicdirektoro de la Taĝikia radio. Mi estas aŭtoro de kelkaj programeroj. Inter ili Velo de espero, Esperantoj, Jubileo de la sendependeco, kiuj eniris la oran fonduson de la radio. Mi verkis kelkajn librojn. Inter ili ampleksa studado de La historio de la Taĝikia radio kaj televido. En la jaro 2009 defendis disertaĵon pri la temo Radio de Taĝikio en la periodo de la sendependeco. Mia laboro estis distingita per kelkaj medaloj. Mi havas kvar infanojn. Antaŭ du monatoj mi komencis lerni Esperanton pere de la lernolibro por taĝikoj Internacia lingvo Esperanto. Al mi instruas s-ro Firdaŭs. La lernado tre plaĉas al mi. Mi plezure korespondus kun komencantoj el la tuta mondo.
Mia retadreso estas: saidmurod70@mail.ru
tel: +992 95 163 02 73.

Rahmatov Mirzo Rahmatoviĉ. Naskiĝis en 1952. Mi estas inĝiniero pri geodezio. Studis en Moskvo. Nun mi estas direktoro de agroborso "Silka vojo". Mi havas familion kun 4 infanoj. Komencis lerni Esperanton en 1884. De tiam tre simpatias al Esperanto kaj E-movado. Mi estas preta kunlabori kun komercistoj de aliaj landoj.
Mia retadreso estas: birzhasham@mail.ru,
tel: +992 37 221 18 85.

Saidilhomzoda Saidnabi. Naskiĝis en 1981. Mi estas kirurgo. Esperanton eklernis en 2003.En 2004 helpe de UEA partoprenis Universalan junularan kongreson en Kovrovo. En septembro 2005 Instruis Esperanton en Kabula Universitato. En 2007 helpe de Japana Esperanto-instituto partoprenis 92-an UKon en Jokogamo.
Mia retadreso estas: saidnabi@mail.ru

Uzakova Mehrangez. 1985. Banka oficistino. Loĝas en Duŝanbe. Studis en Universitato pri reklamo kaj servo. En oktobro 2013 partoprenis 100-an Esperanto-kongreson en Japanio.
Retadreso: mers-mehr@mail.ru
tel: +992 91 865 76 37

Ibrohimov Davlat. Naskiĝis en 1947. Mi estas kuracisto. Komencis lerni Esperanton en 2003. Pro diversaj kialoj ne tute bone parolas la lingvon, sed ĉiam simpatias. Mi estas vegetarano kaj multe interesiĝas pri sanigaj metodoj, fastado, hardado de korpo ktp. Mia retadreso estas: d.ibrohimov@mail.ru

Akilov Rahim. Naskiĝis en 1976. Mi ŝatas kanti kaj multe legi pri religio. Mi frekventas adventistan preĝejon. Tie mi studas la Biblion. Mi ŝatas lerni fremdajn lingvojn: la francan, la anglan. Mi ŝatas konstrui ion. Momente mi helpas al s-ro Firdaŭs konstrui Esperanto-dometon en la norda parto de nia ĉefurbo Dushanbe.
Mia provizora retadreso estas: aet2005@yandex.ru

Juldaŝeva Firuza. Naskiĝis en 1979. Miaj hobioj estas - lingvoj kaj medicino. Mi okupiĝas pri jogo kaj masaĝo. Mi ŝatas vojaĝi. Kiam mi havas tempon, mi trikadas kaj ludas gitaron. Mi ŝatas legi librojn pri nekonataj flugantaj objektoj. Mi ŝatas ankaŭ sporton kaj dancojn. Mi ŝatus korespondi kun iu. Mia adreso estas: str. Ispeĉak, M-28, domo 2-14, Dushanbe, Taĝikio.
Vi povas skribi al la retadreso: aet2005@yandex.ru

Ŝukurova Farzona. Naskiĝis en la jaro 1988. Bankoficistino. Miaj hobioj estas - aŭskulti muzikon, kanti, kuiri, lerni fremdajn lingvojn. Nun mi lernas Esperanton kaj la anglan. Mi ŝatas bestojn. Mia revo estas - iam viziti Europon. Mi ŝatus korespondi kun iu el Europo.
Vi povas skribi al la retadreso: aet2005@yandex.ru

Nijazova Nozanin. Naskiĝis en 1994. Mia zodiaka konstelacio estas Leo. Mi lernas en mezlernejo. Mi ŝatas kanti, pentri, vojaĝi. Mia revo estas iam vojaĝi al Kanado. Mi parolas ruse kaj taĝike. Lernas Esperanton kaj la anglan. Mi ŝatas ankaŭ kuiri kaj zorgi mian ĝardeneton. Mi ŝatus studi ekonomikon kaj fariĝi bankisto. Se iu skribos al mi, mi nepre respondos.
Mia provizora retadreso estas: aet2005@yandex.ru

La informoj pri aliaj anoj estas preparataj

al la ĉefa paĝo