Prof. Rahim Masov kaj Dina Newman

 

Buddismo en Taĝikio

 

En Taĝikio oni rajtas konfesi ajnan religion krom fundamentalisman.

Oni konfesas plej vaste islamon. Ankaŭ buddismo havas siajn adeptojn, kvankam malmultnombran. Por iom ekscii pri la historio de buddismo en Taĝikio, ni turnis nin al akademiano de la Akademio de la sciencoj de Taĝikio, direktoro de Instituto pri historio, etnografio kaj arkeologio, prof. Rahim Masov.

 

D. Bv. rakonti pri memoraĵoj de buddismo en Taĝikio.

 

R. Budismo samkiel islamo kaj kristanismo estas unu el tri plej disvastiĝintaj religioj. Dum la lastaj jardekoj sur la teritorio de Taĝikio oni elfosis kelkajn skulptaĵojn de buddao. Sed plej unika kaj granda estas buddao en nirvano.

ĝi estas elfosita apud vilaĝeto Aĝinatepa je 15 km for de la urbo Kurgontepa.

ĝi estis detruita. Dum multaj jardekoj la lokanoj trovadis tie malgrandajn skulptaĵojn similajn al diablo kaj aliaj fabelaj bestoj. Pro tio oni nomis la apudajn montetojn Aĝinatepa (en la taĝika lingvo tio signifas monteto de diablo). La elfosadon en ĉi loko oni komencis en 1960. Oni trovis tie ĉirkaŭ 1000 skulptaĵojn de diversaj grandecoj.

La skulptaĵo de buddao estis trovita en 1965 en profundeco de 14m.

Buddao en nirvano

 

Buddao en sanskrito signifas vekiĝinta. ĉi vorto estis kromnomo de la reĝido

Siddharta Gotama (623-544), kiu estis fondinto de buddismo.

En la 29jara aĝo li lasis sian familion kaj dum 7 jaroj vojaĝis kaj predikis. Li tre bone sciis la vivon de simplaj homoj. Li diradis, ke ĉiu mem konstruas propran vivon. Siddharta Gotama estis unu el multaj buddaoj, aŭ vekiĝintaj homoj, sed

li estis la unua kiu instruis homojn pri la metodo de vekiĝo.

 

Buddismo proklamas egalecon sendepende de socia tavolo kaj kastoj. Buddismo asertas, ke ekzisto kaj ĉia deziro estas kialoj de turmento. Buddismo akceptas morton ne kiel punotragedio, sed kiel trapaso al alia formo de ekzisto. Nirvano estas stato de memprofundiĝo en pensoj kaj liberiĝo de ĉio. La restintaj antikvaj manskribaĵoj pruvas, ke buddismo venis al Toharistano (teritorio de la nuntempa Taĝikio) el Norda Hindio. En tiu tempo estis konstruitaj kelkaj monahejoj.

 

D. Kiam tio okazis?

 

R.En la 2-4 jarcentoj en la tempo de Kuŝana imperio, kiu regis sur la teritorio de nuntempaj Afganio, Irano kaj Meza Azio.

 

D. ĉu oni rajtas diri, ke en tiu tempo la loĝantaro de Meza Azio konfesis buddismon?

 

R. Tiutempe en nia regiono estis disvastigitaj zoroastrismo, bddismo, maniheismo kaj kristanismo kvankam nun 95% de la loĝantaro konfesas islamon. Islamo en Meza Azio ensorbis multajn erojn de aliaj religioj.

D. Vi diris, ke sur la teritorio de Meza Azio estis konstruitaj buddismaj monahejoj. ĉu oni konstante loĝis en la monahejojnur noktumis kaj preĝis dum vojaĝoj?

 

R. Tie oni konstante loĝis. Laŭ dimensioj de monahejoj oni rajtas konkludi, ke en ili loĝis ĉ. 100 monahxoj. Sur la teritorio de Taĝikio estis trovitaj 5 monahejoj. La specialistoj de nia instituto nun restaŭradas unu el ili.

 

D. Pro kio la skulptaĵo de buddao estas unika?

 

R. La skulptaĵon de de sidanta buddao ni trovadas ofte, sed buddao en nirvana tion oni trovas ege malofte. Ni elfosis buddaon jam detruitan, ĉar dum la tempo, kiam la araboj konkeris la teritorion de nuntempa Taĝikio, ĉiuj monumentoj de

buddismo kaj zoroastrismo estis detruitaj. La skulptaĵo estas 14 metroj longa. ĝi estis farita el argilo. La spesialistoj de la mondfama Ermitaĝo dum tri jaroj restaŭris nian buddaon. Pro tio ni ĉiam dankas al ili.

 

D. ĉu la muzeoj en Taĝikio havas bonajn kondiĉojn por gardi eksponaĵojn?

 

R. Bonajn kondiĉojn ni havas nur en la nova muzeo pri arkeologio, etnografio kaj historio, kiun ni antaŭnelonge finkonstruis. Duam la lasta civitana milito, ĉiujn eksponaĵojn, havantaj oronarĝenton ni disdonis al la kunlaborantoj de la muzeoj por kaŝi ilin. La skulptaĵon de la kuŝanta buddao ni deponis en la kelo de la tutlanda muzeo. En 2001 ni, kunmetante la partetojn de la korpo de buddao, denove ĝin konstruis.

 

En Ermitaĝo oni eksponas objektojn, trovitajn dum elfosadoj en Taĝikio. Nia intelektularo ofte demandas kial oni ne redonas al ni ĉi objektojn?

ĉi opiniojn mi ne povas kompreni. Ermitaĝo estas muzeo havanta tutmondan signifon kiel Luvro en Parizo aŭ Brita muzeo en Londono. Kun la historio de nia popolo, kun ĝia materia kulturo kaj artoj ĉiutage konatiĝas milionoj da vizitantoj de Ermitaĝo. Se ni alportos ĉi eksponaĵojn al Dushanbe, do kie ni deponos ilin kaj kie ni trovos vizitantojn?

 

Ni kore dankas Vin, s-ro Masov, pro la tre interesa rakonto.

Dina Newman,

Firdaŭs Ŝukurov

 

 

 

al la ĉefa paĝo