Esperanto-domo, 2015
bonvenon, 2015
montoj el la ĝardeno, 2015
Tomas faras fajron, 2015
Rushno tagmanĝas, 2015
Tomas kaj Hurshed en la ĝardeno, 2015
Rushno kaj montaro, 2015
papavoj en la ĝardeno, 2015

Gasto el Hungario

Firdaŭs Ŝukurov

Iam en aŭgusto 2015 venis al mi retpoŝta letero de s-ro Thomas Halasz. Li skribis al mi, ke volas vojaĝi al Kirgizio kaj Taĝikio, ke li bezonas invitilon al nia lando kaj adresojn de esperantistoj en Biŝkeko. Mi tuj sendis invitleteron kaj komencis esplori la aferon pri esperantistoj en Kirgizio. Bedaŭrinde mi trovis neniun.

Merkrede, la 4-an de novembro 2015 je la 16:00 mi venis al la internacia flughaveno de Duŝanbe por renkonti nian gaston el Hungario s-ron Thomas Halasz. Li jam atendis min ĉe la enirejo. Mi veturigis lin al mia hejmo. Iom poste venis du miaj lernantoj - s-roj Saidmurod Hoĝazod (d-ro pri filologiaj sciencoj) kaj Hurŝed Latifov. Ni bonege vespermanĝis kaj multe babilis intersxanĝante opiniojn pri diversaj aferoj. Post la vespermanĝo mi akompanis s-ron Thomaso al la loĝejo de mia amiko, kiu momente forestas. Tie Thomas povis tre bone ripozi. Ankaŭ la amiko dum multe da jaroj estis nia klubano.

Dum kelkaj tagoj la gasto konatiĝis pri la urbo, vizitis muzeojn kaj promenis en parkoj. En la sekva tago ni ĝuis la belecon de la konstruaĵoj kaj parkoj. Mi kondukis la gaston al nia nova nacia biblioteko, la plej granda en Meza Azio. Ni vizitis kelkajn fakojn. En la fako de fremda literaturo ekzistas angulo de Esperanta literaturo. En la biblioteko ofte kolektiĝas anoj de la urba E-Klubo.

La 6-an de Novembro ni havas feston - Tago de nisa Konstitucio. S-ro Saidmurod vizitigis nian karan gaston en la Nacian muzeon. Ankaŭ la muzeo estas la plej granda en Meza Azio. Post la muzeo ili vizitis nian ukikan Botanikan ĝardenon. Ĉie sur la stratoj la homoj dancis kaj kantis ĝuante belan tagon. Vespere ni denove kolektiĝis ĉe mi. Nin vizitis ankaŭ aliaj niaj klubanoj s-ino Rushno Rajhoni kaj s-ro Davlat Ibragimov.

Ĉe la rando de la urbo troviĝas Esperanto-domo kaj ĝardeno de nia Asocio. Tie la gasto ripozis, konatiĝis kun la aktivuloj de la Asocio kaj interŝanĝis opiniojn pri plua kaj plia movada aktivado. ĉe Thomas aperis deziro denove veni al nia lando por resti ĉi tie pli longe, loĝi ĉe iu esperantisto kaj instrui Esperanton por komencantoj. Ege laŭdinda deziro. Eble ĉi somere li venos denove al Taĝikio kaj restos pli longe. La 8-an de novembro mi akompanis Thomason al la flughaveno.Li ĝustatempe forflugis al Biŝkeko - Vieno. Post du semajnoj venis lia mesaĝo el Budapeŝto.

Kara Firdaŭs,

iom prokraste mi fin-fine povas skribi. Revenis sen problemo ...kaj en la sekvanta tago okazis en Pariso la "eventoj". Mi pensas, ke ili shanĝos signifikante la europan vivstilon ĝis ĉi-tiaman. Mi jam konas ĝin, ĉar en Izraelo oni kontrolas ĉiujn pakaĵojn enirante en grandajn konstruaĵojn, poshtoficejon, supermerkatojn...subterajn trajnojn ktp.

Al mi plaĉis ĉe Vi la familiaj amligoj, la simpla vivmaniero kaj la multaj gajaj infanvizaĝoj. Kompreneble mi scias, ke vidis nur malmultege. Mi aŭdis intertempe novaĵon, ke ekde 2016 ni ne bezonos vizon nur por unu monata restado (en Kirgizio 2 monatoj). Do, ni vidos.

Pardonu, ke mi baldaŭ finos mian skribaĵon, mi estas tre mallerta tajpi leteron. Pri la E-vivo ĉe Vi mi ne povas multe opinii, ĉar mi renkontiĝis kun malmultaj. Kaj por Vi mi volus esprimi mian aprezon, mi mem ne estas tiel entuziasma, kiel Vi, ĝin (la aprezon) Vi meritas.

Por mi nun la plej valora estas Via amikeco. Dankegon por ĉio ankoraŭfoje.

Thomas

al la ĉefa paĝo