gxamsxed, nadejxda, ferdous, 2014
gxamsxed, nadejxda, saidmurod, 2014
nadejxda, ferdous, saidmurod, 2014
hursxed, gxamsxed, 2014
nadejxda, firdaus, ferdous, 2014
firdaus, nadejxda, gxamsxed, 2014
kun turistoj en gisaro, 2014
en la nacia biblioteko, 2014
parencoj de nadeĵda, 2014
sxahristan tunelo, 2014

Gastoj el Germanio

Firdaŭs Ŝukurov

Komence de marto 2014 mi kaj Svetlana venis al iama ĉefurbo de Germanio urbo Bonn. Nin renkontis kaj gastigis mia iama lernantino Nadeĵda Zubov. Ĉar ŝi iam loĝis en Duŝanbe, ŝi havis multe da demandoj pri la nuntempa vivo tie. Ĉe la familio de Nadeĵda ni pasigis du tagojn. Ni multon rakontis al ŝi, montris bildojn, rememoris pri iamaj niaj klubanoj, kelkaj el kiuj, bedaŭrinde jam forpasis. Inter ili nia karmemora Lena Karpunina, kiu en lastaj jaroj loĝis en Germanio. Ni rememoris pri MET (Mezazia esperantista tendaro), kiu okazis en 1985j apud Duŝanbe. Interalie Ferdaws, filo de Nadeĵda tiam estis la plej juna partoprenanto de la tendaro. Li havis nur 3 jarojn! Alia juna partoprenanto estis mia 4-jara filino Sabina, al kiu tre plaĉis kantoj de Lena Zaznobina. Ĉe Nadeĵda aperis deziro viziti Taĝikion.
Komence de aŭgusto 2014 ŝi telefonis al mi kaj informis, ke baldaŭ venos al Duŝanbe kun sia filo Ferdaws. Tiu informo tre ĝojigis niajn klubanojn. Ĉar ege malofte venas al ni esperantistoj el aliaj landoj, ni senpacience atendis la viziton de niaj karaj amikoj.
La 16-an de aŭgusto frumatene mi renkontis Nadeĵda kaj Ferdawson en la flughaveno de Duŝanbe kaj veturigis al la loĝejo de parencoj de Natalia Kasymova. Ankaŭ Natalia dum multe da jaroj estis nia klubanino. Antaŭ deko da jaroj ŝi elmigris en Germanion.
Dum kelkaj tagoj la gastoj konatiĝis kun vidindaĵoj de la urbo, vizitis muzeojn kaj promenis en parkoj. Sur la rando de la urbo troviĝas Esperanto-dometo de nia Asocio. Tie la gastoj ripozis, konatiĝis kun la aktivuloj de la Asocio kaj interŝanĝis opiniojn pri plua movada aktivado. Nadeĵda estas bahaanino. Ŝi informis nin pri bahaismo ĝenerale kaj pri bahaanoj-esperantistoj. Ŝi informis ankaŭ pri sia vizito al bahaa komunumo en Duŝanbe.
Post kelkaj tagoj ni (Nadeĵda, Ferdaws, Hurŝed Latifov kaj mi) vojĝis al alia granda urbo de la lando - urbo Hoĝento (300 km for de Duŝanbe) - ĉefurbo de Sogdo (norda parto de la lando). Post mallonga restado tie kaj konatiĝo kun la vidindaĵoj, ni revenis al Duŝanbe kun malgranda grupo da turistoj el Germanio. Ĉi tie ni daŭrigis konatiĝon kun vidindaĵoj. Unu tagon ni dediĉis al la vizito al mezepoka fortikaĵo en la urbeto Hisaro (30 km okcidente de Duŝanbe). Ĉar mi devis oficvojaĝi, mi lasis niajn gastojn je la dispono de aliaj klubanoj. Krome Nadeĵda planis viziti kelkajn parencojn, kun kiuj ŝi dum multe da jaroj havis neniun kontaktojn.

al la ĉefa paĝo