La biblia legendo pri
la babilona turo
je ekzemplo de malintegriĝo
de Soveta Unio

Ĝamŝid Fajzullaev, ano de AET (2007)

Ĝ.Fajzullaev, F.Ŝukurov

La Biblia legendo diras ke, iam sur la Tero estis unu lingvo kaj la homoj bone komprenis unuj la aliajn. Ankaŭ la regado estis sola � la Dia. La homoj decidis konstrui altan turon por atingi la ĉielon. Al la Dio tio ne plaĉis, ĉar la ĉielo estas Dia trono. La Dio punis la homaron per diverslingveco. Diverslingveco kaj, do, dividi homojn laŭ naciaj signoj estis Dia malbeno. Aperis multaj lingvoj, homoj ĉesis kompreni unuj la aliajn, disdividis sin. Rezulte de tio aperis nacioj kaj ŝtatoj. Surbaze de tio aperis sklavposeda socia ordo. La Biblion verkis tre spertaj homoj. Verŝajne ne estis ebleco ĉiam skribi malkaŝe kaj multaj eventoj estis priskribitaj per legendoj.

Iam ni vivis en la granda multnacia ŝtato nomita Soveta Unio. En Soveta Unio ni havis unu lingvon por interkompreniĝi inter diversaj popoloj de la ŝtato. Tiu lingvo estis la rusa. ĝi estis ne nur por interkompreniĝo, sed ankaŭ por amikeco, frateco kaj interhelpo de diversaj popoloj de la granda ŝtato. Ekzistis multaj naciaj lingvoj, sed rusa lingvo ne malhelpis la ekziston de aliaj lingvoj. La regantoj de Soveta Unio havis ideon konstrui novan socian ordon - komunismon. Denove ili estis punita, sed al ĉi tiu puno kondukis la popolon reprezentantoj de diversaj nacioj. Aperis homoj, kiuj organiziĝis en sociajn grupojn, kiuj deklaris superecon de propra nacio kaj nacia lingvo. La homaro, de morala vidpunkto, bedaŭrinde, ne malproksimiĝis de la sklavposeda mentaliteto. La homaro ignoris Dian ordonojn, en kiuj estas deklaritaj: ne mortigu, ne ŝtelu, ne volu posedi aliulajn ajxojn. Krom tio, tiun stampon de sklavposeda sistemo uzas iuj homoj por krei koliziojn inter diversaj popoloj laŭ naciaj kaj lingvaj signoj kaj trajtoj. Tiuj homoj nomis sin patriotoj. Okazis sociaj konfliktoj pro aparteno al diversaj nacioj, verŝiĝis homa sango. En kelkaj respublikoj de la granda ŝtato okazis civitanaj militoj. Rezulte la granda ŝtato malintegriĝis al kelkajn ŝtatojn laŭ naciaj trajtoj. Tiam estis nekomprenebla, kiu bezonas tion kaj kio estas la elo de tiu agado. Poste ĉio klariĝis. Tiuj popolaj naciaj patriotoj venis al la regado kaj nun estas posedantoj de grandaj popolaj riĉajxoj. Fina celo de tiu agado estis redistribuo de la regado. Lingva problemo estis nur preteksto de la redistribuo. Multlingveco faciligis tion.

La tuta historio de la homaro montras, ke unu, komprenata de ĉiuj, lingvo estus beno por la homaro. Ĉi problemon provis solvi la plej elstaraj pensuloj de la mondo. Post jarcentaj esploroj en 1887 aperis proekto de la plej vivanta internacia lingvo Esperanto � facila, neŭtrala kaj riĉa. Ĝin inventis L.L. Zamengof - homo, kiu havis altajn moralajn kvalitojn. Esperanto estas lingvo ne nur por interkompreno, amikeco, frateco, sed ankaŭ estas la lingvo, kiu proksimigas nin al la moraloj kaj idealoj, deklaritaj en la sankta libro - la Biblio.

al la ĉefa paĝo

Hosted by uCoz