dum  leciono en ekonomika instituto, majo, 2008
dum leciono en ekonomika instituto, majo, 2008
dum elpaŝo en medicina universitato, oktobro, 2008
Firdaus antaŭ gestudentoj, oktobro, 2008

Informado pri Esperanto

Ruŝno Rajhoni
retadreso: stasaf@yandex.ru

La ĉefa laboro, kiun faras anoj de la Asocio estas informi homojn pri ekzisto de Esperanto kaj poste instrui al tiuj, ĉe kiuj aperos deziro eklerni la lingvon kaj ekscii pri la movado.

Tuj post reveno de s-ro Ŝukurov Firdaŭs el Barato, kie li partoprenis la 5-an Azian kongreson, li dufoje prelegis pri Esperanto en la Instituto pri ekonomiko en Duŝanbe. Por aperiĝintaj dezirantoj (pli ol 10) li instruis dum unu monato (majo, 2008) la bazon de la lingvo.

Antaŭ nelonge (16.10.2008) s-ro Firdaŭs prelegis al la studentoj de Medicina universitato en Duŝanbe. Ĉeestis pli 150 gestudentoj. Ĉefo de la katedro pri fiziologio, doktoro pri medicinaj sciencoj Firuz Ŝukurov ege favoris al Esperanto kaj invitis ĉiujn ĉeestantojn provi lerni la lingvon.

La 23-an de oktobro 2011 post reveno el vojaĝo tra Irano la urba radio "Voĉo de Duŝanbe"
en sia programo por gejunuloj elsendis 20 minutan inrervjuon kun la prezidanto de AET Firdaŭs Ŝukurov.
Li respondis al la demandoj de ĵurnalisto Daler Ibrohimov. En siaj respondoj s-ro Firdaŭs detale informis pri la lingvo kaj esperanto-movado.

En la komenco de oktobro 2013 honora membro de AET akademiano Usmanov Z.Ĝ. rekomendis al fondinto de privata gimnazio "Toĝikiston", d-ro pri fizikaj kaj matematikaj sciencoj, s-ro Pulatov P.A. provi instrui al la lernantoj internacian lingvon Esperanto.

La prezidanto de AET estis invitita de s-ro Pulatov. Por la unua etapo, s-ro Pulatov proponis doni al la anoj de la gimnazio la bazajn informojn pri Esperanto. S-ro Ŝukurov konsentis pri tio. Ĉiun vendredon kaj sabaton li prelegis po unu horo al la gimnazianoj de diversaj klasoj (po 2-3 grupoj de ĉiu klaso). En kelkaj grupoj oni komencis jam lerni la gramatikon. S-ro Ŝukurov instruas per rekta metodo, klarigante de tempo al tempo per la taĝika aŭ rusa lingvoj. Esperanto tre plaĉas al la lernantoj.

Dum la tuta januaro la lernantoj havos feriojn. En la komenco de februaro 2014 s-ro Ŝukurov daŭrigos la instruadon.



Nia adreso: Glavpoĉtamt, a.k. 135
TJ-734000 Duŝanbe
Taĝikio

tel.: +992/37/2215161
faks.: +992/37/2216357
retadresoj: aet2005@yandex.ru, komintel@yandex.ru
www.esperantotj.narod.ru

al la ĉefa paĝo