TAĜIKIO - LANDO MONTARA
EN MEZA AZIO

La nacia blazono de Taĝikio
La nacia flago de Taĝikio
La mapo de Taĝikio
Marija-monto ĉe Kulikalon
La lago Niĵgon
La geknaboj en monta vilaĝo
La lago Nofin
La montpasejo Kaznok
La antikva Penĝikento
Moskeo en Ŝaartuso
Ĉefa moskeo en Hodĵento
Ĉefa moskeo en Istaravŝano
Maŭzoleo de Rudaki en Panĝrudo
Panĝŝanbe-bazaro en Hodĵento
Survoja bazaro
La lago Alloudin
Apud montpasejo Ŝahriston
La lago Iskanderkul
Biciklantoj ĉe la lago Iskanderkul
Turistoj-biciklantoj sur montpasejo Ŝahriston, 3378m
La lago Nofin
La lago Iskanderkul
La vojo al montpasejo Ŝahriston, 3378m

Firdaŭs Ŝukurov

Taĝikio troviĝas en la centro de Meza Azio. Post la disfalo de
Sovetio ĝi fariĝis sendependa la 9-an de septembro 1991 kaj eniris la
Unuecon de sendependaj ŝtatoj (USŜ). Ĝi havas ĉ. 6.1 mln da
loĝantoj. Taĝikio situas inter 36 grad 40' kaj 41 grad 05' de
norda latitudo kaj inter 67 grad 31' kaj 75 grad 14' de orienta
longitudo. Tio estas la latitudoj de Grekio kaj Hispanio. La teritorio
etendiĝas de okcidento al oriento je 700 km kaj de nordo al sudo je 350
km. La tuta limo estas 3000 km longa. Taĝikio limas kun jenaj landoj:
de la suda flanko kun Afganio (1030 km), de la orienta flanko kun Ĉinio
(430km), de la norda flanko - kun Kirgizio, kaj de la okcidenta - kun
Uzbekio. Nur mallarĝa teritorio de Afganio apartigas ĝin de
Pakistano. La tuta teritorio de Taĝikio egalas al 143100 kv. km.
kaj plejparte konsistas el tre altaj montaroj kun eternaj neĝo kaj
glacio sur iliaj pintoj. Ĉi tie troviĝas kvar pintoj kies alteco estas
pli ol 7000 m super la mara nivelo. La plej alta (7495) dum 30 jaroj
havis nomon de Stalin kaj poste nomiĝis "Pinto de komunismo". Nun ĝi
havas nomon de la fondinto de la unua taĝika ŝtato antaŭ 1100 jaroj
tiu de Ismoil Somoni. La montaroj okupas 93% de la tuta teritorio, la
restintaj estas altebenaĵoj. Duono de la teritorio havas altitudon pli
ol 3000 m smn. En montaro ne ekzistas vulkanoj, sed tre ofte okazas
tertremoj. Taĝikio troviĝas en regiono de tre intensivaj sismologiaj
procezoj. En la sama tempo oni povas trovi ĉi tie ĉiujn sezonojn de
la jaro. Ekzemple, kiam somero venas al la sudaj regionoj, en
Duŝanbe ankoraŭ estas printempo, kaj en multaj partoj de Pamiro
(orienta Taĝikio) estas vintro. La lando estas distranĉita per fadenoj
de riveroj kaj rondetoj de lagoj kun purega akvo. La tuta Meza Azio uzas
akvon kiu estas kumulita en la montaroj de Taĝikio. La montoj estas tre
riĉaj je ercoj kaj mineraloj. Estas trovitaj ĉi tie: ŝtona karbo
(ĉirkaŭ 4 miliardoj da tunoj), bruna karbo, skistoj, nafto, gazo,
fero, volframo, hidrargo, stano, kupro, molibdeno, oro, aluminiaj kaj
aliaj ercoj. Taĝikio estas lando de pitoreskaj valoj kaj ankaŭ
grandega regiono de glaciiĝo. Proksimume 9000 kv. km. de la tuta
teritorio estas kovrita per glacio. Sep glaciejoj estas pli ol 20 km
longa. La plej longa glaciejo havas nomon de naturesploristo Fedĉenko
A.P. kaj estas 75 km longa. La tuta areo de glaciejoj egalas al 1500
kv. km. La tuta kapacito de ĉiuj glacioj egalas proksimume al 90 kub.
km. En Taĝikio komenciĝas kaj plej parte fluas preskaŭ ĉiuj mezaziaj
riveroj. La plej grandaj el ili estas Sir-darja (2684 km), Amu-darja
(2315 km), Vahŝo (643 km) kaj Zeravŝano (640 km). Pro tio Taĝikio
estas tre riĉa je akvorimedoj. En Taĝikio troviĝas multe da
pitoreskaj lagoj. Ilia tuta surfaco egalas al 1000 kv. km., kio
prezentas ĉirkaŭ 1% de la tuta teritorio. Multaj el ili havas altitudon
pli ol 3500 m. La plej altaj estas Ĉapdara (4530 m), Turumtajkul (4210
m), Zorkul (4120 m), Karakul (3910m).

al la ĉefa paĝo

Tro diversgrada reliefo kaj pejzaĝo, multspecaj klimataj zonoj ebligas
tre riĉan faŭnon sur la relative eta teritorio. Taĝikio,
havanta altajn montojn, profundajn montfendejojn kaj fekundajn valojn,
ĉiam estis rifuĝejo por multe da reliktaj specoj de faŭno
kaj flaŭro. En Taĝikio trovas sin 81 specoj de
mamuloj, 365 specoj de birdoj, 49 specoj de rampuloj (reptilioj) kaj pli
ol 10000 specoj de senvertebruloj. La faŭno de montaro estas pli riĉa
ol tiu de valoj. Bona klimato, riĉaj herbejoj kaj arbaroj, eblecoj bone
kaŝi sin inter ŝtonoj kaj arbustoj, donas bonajn kondiĉojn por bestoj
kaj birdoj. El mamuloj troviĝas ĉi tie: arbara muso, turkestana rato,
ŝtona mustelo, melo, neĝmustelo, ermeno, urso, lupo, vulpo, porko kaj
aliaj. El birdoj ĉi tie troviĝas ŝtona perdriko, pigo, oriolo, gufo,
vulturo, fazano, korvo, korniko kaj aliaj. Sur altaj montoj loĝas neĝa
pantero, monta kapro, kapreolo, muflono, korna kapro. Pro la diversaj
klimataj kondiĉoj ankaŭ la flaŭro de Taĝikio estas tre riĉa. Oni
povas trovi ĉi tie pli ol 5 mil da plantoj. El grandfoliaj arboj ĉi
tie kreskas turkestanaj platano kaj acero, juglando, betulo, diversaj
specoj de poplo. En ĝangaloj kreskas sovaĝaj specoj de pom-, pir-,
ĉeriz- kaj pistakarboj. En ĝardenoj multas persimonkaj granatarboj.
ĉie volviĝas vitoj de multspecaj vinberoj. Pli alte en montaro oni
povas trafi arbarojn el sabinoj kaj juniperoj. ĉi arboj kreskas en
alteco ĝis 3000 m. smn. La aero en la arbaroj estas tre saniga, ĉar
estas plena de fitoncidoj kiujn donas etera oleo de la pingloj. Ĉi tie
- en arbaroj, stepoj kaj dezertoj multas diversspecaj arbustoj:
eglanterio, hipofeo, etedro, migdalo, barbariso, tamarisko, purpurujo,
diversaj specoj de ribujo kaj aliaj.

Oni komencis pristudi la geografion kaj naturajn ricxaĝojn de la regiono
meze de la 19-a jarcento. La unua ekspedicio de 1841 estis nomata Buharaa ,
kies anoj s-roj Leman kaj Bogoslovskij la unuan fojon vizitis Zeravŝanan valon,
atinginte lagon Iskanderkul. Ĉi ekspedicion sekvis aliaj pli grandaj:
en 1871 gvidita de geografiisto-esploristo A.P. Fedĉenko, en 1877-78 -
de Severcov. En 1903 esploristo N.A.Korĵenevskij komencis pristudi
Pamiron. En 1916 mondfama sciencisto-genetikisto N.I.Vavilov vizitis
Pamiron por trovi kaj studi diversajn originajn specojn de greno. En la
tridekaj jaroj Akademio de sciencoj de Sovetio organizis grandan
Taĝikan ekspedicion sur kies bazo estis fondita Taĝikia filio de la
Tutunia Akademio de sciencoj, kaj en 1951 ĝi estis reorganizita al la
Akademio de sciencoj de Taĝikio. La Akademio nun havas dudekon da
institutoj kiuj faras esplorojn en diversaj branĉoj de la scienco.

al la ĉefa paĝo

Montoj kaj valoj de Taĝikio estis menciitaj jam en antikvaj
kompilfontoj. En la griza pasinteco la teritorio de nuntempa Taĝiko
nomiĝis Sogdio. Pri ĝi estas informoj en la Sankta libro de
Zoroastrismo - Avesto (la 1-a duono de la 1-a jarmilo a.K.). Pri Sogdio
rakontas al ni verkoj de antikvaj historiistoj - Herodoto, Eratosfeno,
Plinio, Ptolomeo, ĉinaj vojaĝintoj Ĉĵan-Cjan kaj Suan-Czjan,
komercisto el Venecio Marko Polo, kiu vojaĝis tra Pamiro en 1273. Ankaŭ
multon oni povas trovi en la verkoj de rusaj, anglaj kaj italaj aŭtoroj
de la 17-18 jarcentoj.

Ekde la antikveco ĝis la nunaj tagoj tra la tuta historio de Taĝikio
trenas sin seninterŝira ĉeno de gentaj,
rasaj kaj naciaj konfliktoj. En la 4-a jarcento a.K. la teritorion
invadis soldatoj de mondfama konkerinto Aleksandro la Granda. Konkerinte
ĉefajn urbojn de la lando, li, tamen, ne sukcesis subigi kaj
sklavigi la tutan popolon, kiu arde batalis kontraŭ fremda armeo.
Kelkajn signojn de la iamaj vizitintoj oni povas trovi eĉ hodiaŭ: unu
el la plej belaj lagoj – perlo de la Fanaj montoj - havas nomon
Iskanderkul (Lago de Aleksandro). Nuntempe la loĝantoj de nur kelkaj
malgrandaj vilaĝoj parolas la sogdan lingvon kaj apartenas al la
antaŭislama religio - la religio de fajradorantoj. La nuna taĝika
lingvo estas persdevena kaj antaŭ kelkaj jarcentoj estis identa kun la
persa kaj dariafgana.

En la oka jarcento p.K. la araboj, post plensukcesa konkero de Irano
(tiam Persio), venis al Meza Azio alportante novan religion islamon kaj tute
novan politikon. La araboj faris tion tute facile ĉar la tuta teritorio
konsistis el diversaj malgrandaj ŝtatoj-urboj, kiuj pro diversaj kialoj,
plej ofte pro la interesoj de la riĉaj bienuloj, militadis unu kontraŭ
la alia. La araboj enradikigis ĉie la islaman religion, ĉar la religio
estis la bazo de la mondpercepto kaj helpis regi malriĉan popolon. La plej
grava dogmo konstatis, ke la vivo sur la tero estas nur momenta. La ĉefa vivo
estos en la paradizo. Nur tiuj, kiuj ĉiam obeas la leĝojn povas eniri
la paradizon. Estis tute simple kaj klare. Kiu ne povis kompreni
simplaĵon estis prizonigita kaj baldaŭ la korpo perdis sian kapon.

Tio daŭris dum 4 jarcentoj ĝis kiam la teritorion inter du grandaj riveroj
Amudarja kaj Sirdarja invadis la mongoloj kaj tataroj. Ili estis
gvidataj de fama sovaĝulo Ĉingishano. Ili estis interesitaj nur pri la
riĉaĵoj de la regiono kaj ne altrudis siajn lingvon kaj religion,
kvankam apud la urbo Kurgon-tepa arkeologoj elfosis 10 metran figuron de
Budao. La mongoloj konkeris tre grandan areon kaj estis tute kontentaj
pri la impostoj kiujn ili rikoltis de la loĝantaro. Tio daŭris
ĉirkaŭ 2 jarcentoj ĝis kiam la filoj kaj nepoj de Ĉingishano ne plu
kapablis regi tiun grandegan imperion. En la fino de la 15-a jarcento
ĝi disfalis. Denove aperis multe da malgrandaj ŝtatoj-urboj regataj de
emiroj kaj hanoj. Aperis novaj dinastioj de lokaj regintoj - filoj,
nepoj kaj parencoj de fama konkerinto Timurlamulo.

Tio daŭris ĝis la fino de la 19-a jarcento, kiam du grandaj kapitalismaj
ŝtatoj Rusio kaj Britio komencis interesiĝi pri la regiono. Britio
regis en Hindio kaj volis regi ankaŭ en Afganistano. Rusio, timante tion,
komencis okupi teritorion sude de okcidenta Siberio. Dum mallonga periodo
la tuta teritorio de la nuntempa Kazahio, Kirgizio, Uzbekio kaj Turkmenio
estis konkerita de la cara armeo kaj estis fonditaj novaj gubernioj kie
regis generaloj de la cara reĝimo. En la 70 jaroj de la 19-a jarcento
la tuta teritorio de Meza Azio, krom la teritorio de tiel nomata Orienta
Buharao, estis konektita al Rusio. Orienta Buharao konsistis el Buharaa
distrikto kaj nuntempa Taĝikio sen Huĝanta distrikto kaj Samarkando.

al la ĉefa paĝo

En la komenco de la 20-a jarcento por bona evoluo de kapitalismo en
Rusio multon helpis landoj de Meza Azio per agrikulturaj produktoj plejparte per
malmultekosta kotono kaj aliaj krudmaterialoj. Meza Azio komencis ŝanĝi
la feodalismajn ekonomiajn rilatojn al la novaj kapitalismaj. Por
transporti varojn estis rapide konstruitaj la unuaj fervojoj kiuj
funkcias ĝis hodiaŭ. En tiu evoluo Orienta Buharao malfruis je 60
jaroj. En 1920 ĝi estis konkerita per la fortoj de Soveta Ruĝa armeo.
Tiam estis fondida Buharaa aŭtonoma respubliko kun administra
centro en Duŝanbe. Taĝikio kiel ŝtato en sia nuna formo estis
fondita en 1924 kiel aŭtonoma respubliko surbaze de la duona parto de
Buharaa respubliko. La restinta parto estis aldonita al Turkestana
respubliko.

En 1929, la 16-an de oktobro estis fondita Taĝikia soveta
socialisma respubliko. La tiama sovetia registaro dividis la teritorion tute
fuŝe.Pro tio parto de la taĝika popolo ĝis nun
malkontentas pri tio. Dum la soveta periodo Taĝikio multe progresis.
Estis realigitaj ankaŭ sociaj bonaj ŝanĝoj, nekredeblaj laŭ sia
skalo. Tio tute ŝanĝis la spiriton de la popolo, kiu estis eliranta el la
malklereco. Antaŭ la revolucio el 200 taĝikoj nur unu scipovis legi
kaj skribi. La virinoj ne havis rajton lerni. Hodiaŭ Taĝikio estas
lando sen analfabeteco. Estis funkciigitaj dekoj da institutoj kaj
universitatoj por studado. Duono el la studentoj estas knabinoj. Fama
taĝika verkisto A.Dehoti iam bone respondis al fremdlanda gasto, kiu
demandis pri klerigado en la respubliko. Antaŭ revolucio en la
vilaĝo, kie loĝis Dehoti nur la islama pastro (mulao) povis legi. Sed
nun, kiam li denove vizitis sian naskiĝlokon, li vidis, ke la mulao
estis la plej malklera homo. Indas mencii, ke en ĉi kampanjo gravegan
rolon plenumis la rusa lingvo - lingvo de amikeco inter la sovetiaj
popoloj, kiu malfermis la vojon al spiritaj riĉaĵoj de aliaj popoloj.
La tuta viva ordo estis saturita per internaciisma spirito. Miloj da
homoj el Taĝikio estis oficvojaĝigita al Rusio kaj aliaj
respublikoj por ricevi sperton, scion kaj majstrecon. Jam en 1921
Rusio ekspedis al Orienta Buharao lignaĵon, vitron, karbonon, nafton,
teksaĵon, diversajn maŝinojn ktp. En la sama jaro pli ol 500 infanoj
el malsatanta Baŝkirio trovis orfejon kaj bonan prizorgadon en
Taĝikio.

Antaŭ la soveta periodo la lando tute ne havis industrion.
Post la disfalo de Sovetio Taĝikio havis pli ol 400 industriajn
entreprenojn, kiuj produktis neferajn metalojn, mineralajn sterkojn,
agrikulturajn maŝinojn, fridujojn, porcelanon kaj centojn da aliaj
valoraĵoj. Oni rajtas diri, ke en la industrio ĉio estis komencita de
nulo. Sen elektropovo ne eblis konstrui ion ajn. Taĝikio, pro tute
speciala monteca karaktero havas grandegan rezervon de energio kion oni
povas havigi al si konstruante akvoelektrostaciojn. La unua stacio
estis konstruita dum la tridekaj jaroj apud Duŝanbe. Uzante la povon de
tiu stacio oni komencis konstrui fabrikojn kaj uzinojn. En la jaro 1978
estis finkonstruita la plej granda elektrostacio en tuta Meza Azio
sur la rivero Vahŝo; apud la urbo Norak. La digo de la stacio estas
pli ol 300m alta. Pere de speciala reto da kanaloj kaj tuneloj oni
sukcesis konduki akvon al artefaritaj lagoj kaj sekaj kampoj. En
Taĝikio oni havas neordinaran senton al akvo. La popola proverbo diras:
"Kie estas akvo - tie estas vivo". Nun la iama dezerto - Vahŝa valo,
fariĝis perlero de la lando. Tie oni nun plantas citrusajn fruktojn kaj
la plej bonan specon de kotono.

Preskaŭ ĉio estis nova por la popolo kaj por la respubliko. En tiu
periodo multe da rusoj kaj rusparolantoj venis al Taĝikio, parte por organizi
ekonomian infrastrukturon, parte por plenumi ideologiajn taskojn. Ĉiuj
aŭtovojoj estis konstruitaj inter 30-60 jaroj. Por la montara lando tio
signifas neimageble multe. La atingaĵoj en diversaj sferoj de la ekonomia
kaj socia vivo okulfrape pruvas, ke dum kelkaj jardekoj pasis tuta epoko.
Tio estas avantaĝo de la socialisma sistemo. Tamen malfacilas diri kion
oni estus atinginta se oni estus havinta kapitalisman sistemon de disvolviĝo.
Oni ja ne povas ripeti la eksperimenton.

al la ĉefa paĝo

En la 70-aj jaroj klariĝis, ke la komunisma sistemo kaj ideologio bremsas
pluan evoluon kaj progreson. La regado el la centro kaj la centrala distribuado,
ŝtatproprigo de ĉio malpermesis fari ĝustatempajn
ŝanĝojn en la ekonomio. Tiamaniere la tuta Sovetio falis en stagnadon.
La disfalo de Sovetio metis la lastan punkton. Obeo al la centro finiĝis
kaj la popoloj komencis kulpigi unu la aliajn. Ĉiuj ligoj disŝiriĝis.
Uzinoj kaj fabrikoj ĉesis funkcii.

Tio kaŭzis la kreskon de malkontenteco de laboruloj kaj kamparanoj.
Ĉiuj serĉis kulpintojn. Ofte oni kulpigis la rusojn, kiuj mem ne
komprenis la kialojn. Plej malbone rezultis la liberigado de la
prezoj. Sur tiu grundo komencis aperi kaj kreski diversaj movadoj kaj
popolaj frontoj. En Taĝikio aperis kvar movadoj, kiuj komencis batali
kontraŭ komunista registaro. La plej forta kaj multmembra estis la
islama movado. Ili sukcesis organizi kelkajn kunvenojn longdaŭrajn.
Kelkaj el iliaj postuloj estis plenumitaj, unu el kiuj estis la
organizado de tutlanda baloto por elekti novan prezidenton. La
prezidento estis elektita, sed denove el la komunista medio. Tio tute
malkontentigis la demokratiajn movadojn. De novembro 1991 ĝis februaro
1992 la vivo de la popolo fariĝis tre malfacila, pro perdo de laboro
kaj nericevo de salajro.

En marto 1992 la islamanoj kaj demokratoj organizis novan kunvenon, kiu
daŭris dum du monatoj. Rezulte multe el iliaj postuloj estis plenumitaj.
Ili ricevis la trionon de la seĝoj en la registaro. Ĉi tie necesas
aldoni, ke en multaj regionoj la popolo estis tute kontenta pri la periodo de
komunista regado. Estas fakto ke en tiu periodo la loĝantoj de foraj
vilaĝoj ĉiam povis aĉeti la plej bezonatajn varojn, ekzemple,
sukeron, farunon, salon, alumetojn, sapon, fosilon, du-tri specojn de ŝtofo.
Sed nun ili trovis nenion plu. La popolo ne- komprenante la kialon de la krizo
volas reveni al la 70-aj jaroj. Ili ne volas sendependecon kaj liberecon sen
pano. Ili preferas la malnovan reĝimon kun garantiata manĝaĵo.
Pri la nova situacio la komunistoj kulpigas demokratojn kaj islamanojn. La najbaraj
ŝtatoj (Uzbekio, Turkmenio, Kirgizio, Kazahio), kies
registaroj konsistas el la anoj de iamaj komunistaj partioj, timante la
islaman fundamentalismon, helpis al la komunistoj reveni al plena
regado. Al ĉiuj ĉefaj postenoj revenis komunistoj kaj ili volas
venki ĝis la fino. Post la milito 1992-93 inter sudanoj, kiuj
simpatias al komunisma reĝimo, kaj montaranoj, kiuj inklinis al establo
de nova muslim-religia ordo, centron okupis sudanoj. La registaro,
parlamento kaj estroj de multaj institucioj plej parte konsistas el
sudanoj. Sed estis tute klare, ke ni ne revenos al la iama sovetia socia
ordo.

Dum la civitana milito 1992-1994 la popolo ege suferis, falinte en
mizeron. Estis detruitaj kelkaj urboj en la suda regiono de la lando,
masakritaj ĉ. 100 miloj da homoj tute senkulpaj. Tiel venĝis unu la
alian ĉefrolantoj de diversaj movadoj. Timante esti mortigitaj, homoj
fuĝis al la najbaraj landoj plejparte al Ruslando kaj Afganio. Post
kiam la situacio stabiliĝis multaj el ili revenis, sed ne ĉiuj.
Ankoraŭ miloj vagadas en Rusio, Uzbekio, Afganio ne havante rajton,
loĝlokon, laboron. Ofte ili timas reveni, ĉar povos esti murditaj
sangvenĝe. La nuna registaro faras ĉion eblan por helpi al revenantaj
fuĝintoj.

Ni parolu iomete pri la lingva problemo. Fakte tiu
problemo ne ekzistas nun. En Taĝikio oni uzas la taĝikan, uzbekan,
rusan, kirgizan, korean kaj la anglan lingvojn. Dekoj da homoj uzas
Esperanton. Dum la Sovetia periodo la rusa estis ŝtata lingvo.
ĉiujn dokumentojn oni skribis en la rusa. En kelkaj altlernejoj oni
instruis nur en la rusa. Studentoj, kiuj venis el vilaĝoj kaj ne
komprenis la rusan devis dum 1-2 jaroj eklerni ĝin. Sciencajn
artikolojn oni devis verki en la rusa. Programeroj en radio kaj televido
estis elsenditaj en taĝika, uzbeka kaj rusa. ĉirkaŭ 80 elcentoj de la
loĝantaro de Duŝanbe (rusoj, hebreoj, koreoj, tataroj, germanoj,
uzbekoj kaj taĝikoj) en sia ĉiutaga vivo uzis la rusan. La taĝikoj
kaj uzbekoj nur hejme uzis la gepatran lingvon. Eĉ la familinomoj de
taĝikoj kaj uzbekoj havas rusan finaĵon. Ekzemple la mia anstataŭ esti
'ŝukri'. Fakte la rusa lingvo fariĝis internacia en Meza Azio kiel iam
la latina en Eŭropo.

al la ĉefa paĝo

En la 80-a jaro sciencistoj el Akademio de la sciencoj (historiistoj, filosofoj,
filologoj) atentigis pri la problemo. Oni volis tute pace enkonduki la taĝikan
en la ĉiutagan oficialan uzadon. Dum la sovetia periodo en ĉiu kunsido,
kunveno, mitingo en fabrikoj, uzinoj, institutoj ka aliaj institucioj oni ĉiam
uzis la rusan lingvon eĉ se ĉiuj partoprenintoj povis paroli la taĝikan.
Se almenaŭ unu ĉeestinto estis ruso, do tiam sen ajna dubo oni parolis nur
en la rusa. Rusoj ĉiam diris, ke oni tute ne bezonas lerni la taĝikan
aŭ uzbekan, male la taĝikoj kaj uzbekoj devas lerni la rusan por
kompreni kion diras moskva radio, kion montras centra televido kaj pri
kio informas moskva gazetaro. En Taĝikio estis apartaj mezlernejoj
por taĝikoj, uzbekoj kaj rusoj. En la sama tempo en Uzbekio estis nur
uzbekaj kaj rusaj mezlernejoj. La loĝantaro de mondfamaj Samarkando kaj
Buharao en la ĉiutaga vivo uzas la taĝikan, sed en mezlernejoj kaj
altlernejoj - la uzbekan. Dum la periodo de perestrojko kaj disfalo de
Sovetio tiu lingva absurdaĵo kaj maljusteco komencis
okulfrapi.

Taĝikio fariĝis sendependa. Tuj aperis problemo pri la
ŝtata lingvo. Ĉu fiero pri nacio permesos akcepti la rusan kiel la
ŝtatan? Certe ne. Des pli, ke la taĝika estante persdevena estas tre
riĉa lingvo. Iam Puŝkin, Goethe kaj aliaj mondfamaj poetoj admiris pri
la versoj de persdevenaj poetoj. Nuntempaj taĝikoj multon forgesis.
Certe antaŭ ĉiu la taĝikaj filologoj estis malkontentaj pri
malŝtateco de la lingvo. Diskuto pri la ŝtata lingvo aperis en
gazetaro dum la rekonstru-periodo kaj antaŭ la disfalo de Sovetio la
taĝika lingvo estis akceptita kiel ŝtata, kvankam la rusparolantoj
volis, ke ankaŭ la rusa estu ŝtata. Post politikaj mitingoj de 1990 kaj
la milito 1992-93 jaroj rusoj, hebreoj, tataroj, germanoj lasis
Taĝikion. En Duŝanbe anstataŭ pli ol 20 rusaj mezlernejoj nun funkcias
nur 3. Radio kaj televido draste reduktis elsendon en la rusa. Sed tute
vane oni timis pri la ŝtateco de la taĝika. Kvankam ege malmmulte
da rusoj restis en Taĝikio, ankaŭ nun la rusa estas ĉie uzata kaj
ludas rolon de la ŝtata.

Dum la sovetia periodo en Taĝikio ĉiam ekzistis etnaj problemoj kvankam
la komunista ideologio parolis pri la paco kaj amikeco inter la popoloj. Oni povis
trovi rusojn, kiuj malamis ĉiujn aliajn naciojn. Taĝikoj malamis uzbekojn.
Inter si mem taĝikoj malŝatis unu la aliajn devendepende. Ĉiujn
taĝikojn oni povas dividi je 5 grupoj: du orientaj (Pamiro kaj Karategino),
suda (Kuljabo, Kurgon-tepa), norda (Hodĵento, Istaravŝano) kaj centro
(Duŝanbe, Gissaro). Kiam taĝiko parolas la taĝikan, oni laŭ
prononco tuj divenas al kiu grupo li(ŝi) apartenas.

Norda parto (Sogda distrikto) jam en la 60 jaroj de la 19-a jarcento apartenis al
Ruslanda imperio. Pro tio estis pli disvolviĝinta industrie kaj agrikulture
ol aliaj regionoj. Tiam Centro, Oriento kaj Sudo apartenis al Buhara reĝlando.
Tiu reĝlando estis konkerita far de la Ruĝa Armeo. En 1924 la teritorio de
Meza Azio estis tute fuŝe kaj malsaĝe distranĉita je 4 respublikoj. De
tiam granda parto da turkmenoj loĝas en Uzbekio, uzbekoj kaj kirgizoj -
en Taĝikio, taĝikoj - en Uzbekio. Plej verŝajne estroj de la Sovetio
speciale tiel faris, ke oni ne atentu pri nacieco kaj nomo de respubliko
kaj la rusa lingvo helpante al ĉiuj estu la dua gepatra lingvo. Dum
la sovetia periodo la registaro de respubliko ĉiam konsistis el
reprezentantoj de la norda regiono. Tio malkontentigis kaj malicigis
loĝantaron de aliaj regionoj. Norda dialekto de la lingvo estis
akceptita la plej korekta kaj bela. Por ne esti primokata oni devis
oficiale ĉiam paroli la nordan dialekton. Loĝantoj de Pamiro parolas
dekojn da lingvoj tute malsamajn. Sed estis malpermesata uzi ilin. Oni
rajtis paroli la gepatran lingvon nur hejme. Se oni volis esti kleraj,
oni devis lerni la taĝikan aŭ la rusan.

al la ĉefa paĝo

Hosted by uCoz