La taĝika lingvo
Bonvenon al la taĝika lingvo.
Марҳамат ба забони тоҷикӣ.
La taĝika lingvo estas parolata plejparte en Taĝikio - eta lando en
Meza Azio. Ĝi apartenas al la okcidentirana grupo de hind-eŭropaj
lingvoj. La taĝika similas al la persa kaj dariafgana. Proksimume
4 milionoj da homoj parolas la taĝikan en Taĝikio, ĉirkaŭ 2 milionoj
en najbaraj landoj - Uzbekio, Kirgizio, Ĉinio kaj ĉirkaŭ 6 milionoj
en Afganio. En 8-10 jarcentoj de nia erao la taĝikan lingvon multe
influis la araba. Dum la sovetia periodo la taĝikan lingvon eniris
multaj rusaj kaj uzbekaj vortoj.
Ĝis la jaro 1929 en Taĝikio oni uzis la araban alfabeton, de 1929
ĝis 1939 - la latinan, kaj de tiam ĝis hodiaŭ - la kirilan.
Alfabeto
А-a, Б-b, В-v, Г-g, Ғ-gq, Д-d, Е-je, Ё-jo, Ж-ĵ, З-z, И-i, Й-j, Ӣ-i', К-k, Қ-q, Л-l, М-m,
Н-n, О-o, П-p, Р-r, С-s, Т-t, У-u, Ӯ-u', Ф-f, Х-ĥ, Ҳ-h, Ч-ĉ, Ҷ-ĝ, Ш-ŝ, Э-e, Ю- ju, Я-ja,Ъ .
La alfabeto konsistas el 35 literoj:
11 vokaloj, 2 duonvokaloj, 22 konsonantoj.
Dum prononcado oni devas esti atenta por ne misuzi.
Ekz: дӯст - amiko, дуст - kemiaĵo, kiun oni uzas por mortigi insektojn;
ъ - malmola signo; oni devas fari kurtan paŭzon;
l - estas malmola: сол, мол, антресол.
La taĝika alfabeto estas la kirila al kiu estas aldonita 6 literoj,
kies prononcoj estas jenaj:
ғ oni prononcas kiel <r> en la franca vorto <parle>:
боғ- ĝardeno, ғоз - ansero, мағоза - vendejo;
ӣ oni prononcas kiel akcentita <i>;
қ oni prononcas kiel <q>:
вақт - tempo, қишлоқ - vilaĝo, қоқ - seka;
ӯ prononcatas kiel <u>, sed profundgorĝe:
гӯшт - viando, ӯ- li/ ŝi/ ĝi;
ҳ oni prononcas kiel <h>:
ҳама - ĉio, ҳафта - semajno;
ҷ oni prononcas kiel <ĝ>:
ҷон - animo, тоҷик - taĝiko;
La taĝika lingvo havas kelkajn dialektojn.
Jen ekzemple unu frazo en du la plej gravaj dialektoj.
Быта-метата, ната-наметата (suda dialekto).
Агар ҳоҳад - метияд, наҳоҳад - наметияд (norda dialekto).
Se li/ŝi ekvolas - li/ŝi donas, se ne ekvolas, do - ne donas.
Certe oni ne povas ĉion klarigi pri tia riĉega lingvo en
mallonga artikolo, sed mi provos iomete klarigi la gramatikon.
La gramatiko de la taĝika distingas substantivojn, adjektivojn,
numeralojn, pronomojn, verbojn, adverbojn, prepoziciojn kaj interjekciojn.
Substantivo
1) Substantivo en la taĝika ne havas genron:
pronomo <ӯ> аu <вай> povas indiki viron, virinon аu objekton.
2) Sufikso <ҳо> signifas pluralon:
нон - pano, нонҳо - panoj,
одам - homo, одамҳо - homoj.
3) Sufikso <ро> signifas rektan komplementon:
Ман он китобро дорам. - Mi havas tiun libron.
Tio ĉi sufikso aldoniĝas post la sufikso de pluralo kaj
post ajna objektivo:
Ман китобҳои хуби эсперантиро дорам. - Mi havas bonajn esperantajn
librojn.
La sufikso <ро> similas al akuzativa finaĵo en Esperanto.
4) Sufikso <и> esprimas apartenon:
китоби ман - mia libro,
хонаи Умед - domo de Umedo,
хонаи дӯсти Петро - domo de amiko de Petro.
Sufikson <и> oni uzas por konekti substantivon kun adjektivo:
риши сафед - blanka barbo.
5) Sufikso <е> povas indiki nedifinitan substantivon.
Китобе дорам - Mi havas iun libron.
Adjektivo
Komparativon kaj superlativon de adjektivoj oni esprimas per
sufiksoj: <tar> (komparativo),
<tarin> (superlativo)
кутоҳ - mallonga, кутоҳтар - pli mallonga,
кутоҳтарин - la plej mallonga.
Ekzistas ankaŭ neregulaj vortoj:
хуб - bona, беҳтар - pli bona, беҳтарин - la plej bona.
Numeraloj
як (jak) - unu
ду (du) - du
се (se) - tri
чор (ĉor) - kvar
панҷ(panĝ) - kvin
шаш (ŝaŝ)- ses
ҳафт (haft) - sep
ҳашт (haŝt) - ok
нуҳ (nuh) - naŭ
даҳ (dah) - dek
Pronomoj
Personaj pronomoj:
ман - mi мо - ni
ту - vi шумо - vi
ӯ, вай, он - li/ŝi/ĝi онҳо, вайҳо - ili
Posedajn pronomojn oni faras per sufikso <и>:
модари ман - mia patrino,
дӯсти шумо - via amiko,
писари вай - lia/ŝia filo.
Krome oni povas uzi aliajn sufiksojn:
дӯстам - mia amiko дӯстамон - niaj amikoj
дӯстат - via amiko дӯстaтон - viaj amikoj
дӯсташ - lia/ŝia amiko дӯсташон - iliaj amikoj.
Por rektaj komplementoj oni uzas sufikson <ро>:
маро - min моро - nin
туро - vin шуморо - vin
ӯро, вайро - lin/ŝin онҳоро - ilin.
онро - ĝin
Verbo
Infinitivo en la taĝika havas finaĵon -dan, -tan.
Por fari preteriton, oni devas forĵeti la finaĵon -an
kaj por konjugacii kun propraj pronomoj aldoni la jenajn finaĵojn:
mi -aм ni -eм
vi -i vi -ед
li/ŝi/ĝi -- ili -анд
Ekzemple: фаҳмидан - kompreni
ман фаҳмидам мо фаҳмидем
ту фаҳмиди шумо фаҳмидед
у/вай фаҳмид онҳо фаҳмиданд.
Preterito estas la plej regula formo de verbo.
Por fari prezencon, oni devas forĵeti la finaĵojn -дан, -тан, -одан,
-отан, -идан, -итан kaj aldoni la jenajn finaĵojn:
mi -ам ni -ем
vi -и vi -ед
li/ŝi/ĝi -ад ili -анд
kaj, krome, aldoni al ĉiuj personoj prefikson ме-
ман метарсам мо метарсем
ту метарси шумо метарсед
ӯ/вай метарсад онҳо метарсанд.
Sed la verbo доштан - havi ne bezonas prefikson me-
ман дорам мо дорем
ту дори шумо доред
ӯ/вай дорад онҳо доранд.
Por nei sufiĉas uzi prefikson на-
ман надорам - mi ne havas;
ман наметарсам - mi ne timas;
ман нафаҳмидам - mi ne komprenis.
Krome la prezenco havas progresivan formon, kiun oni
konstruas per verbo истодан - stari. Ekz. гуфтан - paroli
ман гуфта истодаам мо гуфта истодаем
ту гуфта истодаи шумо гуфта истодает
у/вай гуфта истодааст онҳо гуфта истодаанд
mi estas parolanta ni estas parolantaj
vi p;estas parolanta vi estas parolanta
li/ŝi estas parolanta ili estas parolanta.
Por konstrui futuran formon oni devas uzi helpverbon хостан - voli.
Ekz. фаҳмидан - kompreni:
ман меҳоҳам фаҳмам мо меҳоҳем фаҳмем
ту меҳоҳи фаҳми шумо меҳоҳед фаҳмед
у/вай меҳоҳад фаҳмад онҳо меҳоҳанд фаҳманд.
Participoj
kantinta сурудхониро аллакай тамом карда буд
knabo estis kantanta - бача суруд хонда будаст
kantonta мехост суруд хонад.
kantinta сурудхониро нав тамом кард
knabo estas kantanta - бача суруд хонда истодааст
kantonta бояд хозир суруд хонад.
kantinta дар оянда сурудхониро ба охир мерасонад
knabo estos kantanta - бача дар оянда суруд хонда меистад
kantonta дар оянда бояд майли сурудхони дошт.