Kongresanoj de la 5-a Azia kongreso, 2008
Ruŝno kaj partoprenintoj de la 5-a Azia kongreso, 2008
Prezidanto de UEA s-ro Dasgupta, 2008
Estrarano de UEA s-ro Hori Jasuo, 2008
S-ro Giridhar Rao, 2008
Sikho, 2008
Ruŝno kun la simbolo de la 5-a AK, 2008
Palaco en Ellora, 2008
Bahai templo en New-Delhi, 2008
Mondfama palaco Tajmahal en Agra, 2008

Vojaĝo al Barato
kaj partopreno
en la 5-a Azia kongreso
de Esperanto

Ruŝno Rajhoni, Firdaŭs Ŝukurov

Post la kongreso ni trovis adventistan preĝejon en Bangaloro. Tie Ruŝno multe preĝis kaj dankis al la Dio pro ĉio. Unu familio gastigis nin. La sekvontan tagon ni veturis al Majsur, tre konata pro reĝaj palacoj. Survoje ni vizitis kelkajn sanktajn lokojn, renkontis kelkajn niajn samideanojn-esperantistojn.

Ni revenis al Bangaloro meznokte. Feliĉe niaj gastigantoj ankoraŭ ne dormis. Matene ni iomete promenadis. Ĝon (nia gastiganto) montris al ni kelkajn interesajn objektojn. Posttagmeze ni veturis al stacidomo kaj prenis trajnon por Hyderabado. Veturinte en trajno, ni observadis homojn kaj pejzaĵojn, flugintajn malantaŭ fenestroj. Ni ankaŭ iomete ludis ŝakon. Sekvontmatene ni atingis Hyderabadon.

Preninte skuteron ni venis al la loĝejo de kara s-ro Giridhar Rao, kiu gastigis nin. Ni konatiĝis ankaŭ kun s-ro Daniel Prasad, kiu estas ano de Adventista preĝejo. S-ro Prasad neniam aŭdis pri Esperanto. Do, estis bona okazo informi lin pri nia lingvo kaj la movado. S-ro Prasad montris al ni parton de la urbo kaj invitis por tagmanĝo. Vespere al s-ro Rao venis liaj lernantoj. Ni longe babilis kaj iomete kantis. En la sekvonta tago s-ro Prasad invitis nin viziti grandegan muzeon. Posttagmeze ni revenis hejmen, iomete ripozis kaj preparis nin al la daŭra vojaĝo al Puneo. Vespere s-ro Rao akompanis nin ĝis la trajno.

Ni bone dormis en la vagono kaj sekvontmatene atingis Puneon. Nin renkontis helpanto de s-ro Abdul Salam kaj helpis atingi lian loĝejon. Ni babilis iomete kun s-ro Abdul Salam. Intertempe ni demandis lin pri la kavernoj de Ellora kaj Aĝanta? Kie ili troviĝas? Li respondis, ke la distanco estas sufiĉe longa. Unue ni devas veturi dum 7-8 horoj al Aurangabad. Ni havis nur 2,5 tagojn en Puneo. Ni decidis tuj starti al Ellora. Je la 2-a posttagmeze ni estis en la busstacio kaj startis per itinera buso je la 3-a horo.

Ni atingis Aurangabad je la 11 nokte. Tie ni noktumis en modesta hotelo. Matene je la 7-a ni luis taksi-skuteron kaj veturis al Ellora. La kavernoj estas majestaj kaj fantastike belaj! Ni promenis en la kavernoj dum kvar horoj. Per la sama taksio ni revenis al Aurangabad. Tie ni eksidis en itineran buson kaj revenis al Puneo je la 9-a vespere. Amiko Abdul Salam ekvolis gustumi nian nacian manĝaĵon - pilavon. Ruŝno kuiris la pladon kaj ni kune gustumis ĝin malfruvespere. Sekvantan matenon ni triope veturis al Adventista preĝejo. Tie ni restis ĝis tagmezo. S-ro Banu, pastro de la preĝejo, invitis nin tagmanĝi. Ni kune manĝetis kaj hastis al la loĝejo de Abdul Salam, ĉar baldaŭ ni devus starti al Mumbajo. S-ro Banu provizis nin per adreso de gastejo de Adventista preĝejo en Mumbajo.

Ni tute facile trovis nian vagonon kaj post kelkaj minutoj startis al Mumbajo. Tien ni venis malfruvespere. Per skutera taksio ni atingis adventistan preĝejon. La preĝejo havas kelkajn gastĉambrojn. Ni okupis unu. Tio estis ne tro multekoste.

En la sekvonta tago ni luis taksion kaj vizitis kelkajn vidindaĵojn. Bedaŭrinde la stiristo ne komprenis la anglan. Tamen ni ĝuis belan tagon. Vespere ni mem veturis al la marbordo per apudurba trajno. Tie ni spektis belegan "Reĝinan kolieron" kaj iom promenis sur strando. Ni revenis malfrue. Frumatene ni iris perpiede al la ĉefa stacidomo de kie ni startis al Delhi.

Post ĉirkaŭ 30 horoj de trajna veturo ni atingis New-Delhi. De la stacidomo ni veturis per skutertaksio al Won-buddisma templo. La veturado daŭris ĉirkaŭ unu horo. Ni venis tro malfrue. Tamen nin warme akceptis s-ro Ajita, komencanta esperantisto. Ni parolis kun li la anglan. Sekvonttage ni luis taksion kaj vizitis kelkajn gravajn kaj belajn lokojn de Delhio. Bedaŭrinde la stiristo denove ne komprenis la anglan. Al ĉiuj miaj demandoj li nur Okeis.

Antaŭ ol turisti en la urbo, ni veturis al la stacidomo por aĉeti biletojn por vojaĝo al Agra por viziti kaj spekti mondfaman Taĝmahalon. Tie ni eksciis pri bona ebleco por eksterlandanoj rezervi kaj aĉeti biletojn.

Kiam ni venis al Delhi el Taŝkento, neniu klarigis al ni pri tiu ebleco. Nin trompis kunlaborantoj de apudstacidoma turista firmao. Ili diris al ni, ke por la sekvontaj 5 tagoj ne estas biletojn por trajno ĝis Bangaloro. Ni devas aĉeti biletojn por aviadilo. Por du biletoj ili prenis de ni ĉ. 375 USD. Tio ŝajnis al mi tro multe. Mi telefonis al s-ro Ranganayakulu por havi konsilon. Li diris, ke ni devas aĉeti biletojn por aviadilo. Ni faris tion. Sur la papero kiun donis al ni la firmao nenie estis skribita la prezo. Nur en flughaveno mi povis kontroli la prezon. Okazis, ke du biletoj kostas nur 260 USD. Mi volis reveni al la firmao kaj klarigi la aferon, sed timis, ke la afero daŭros longe kaj mi maltrafos aviadilon. Do, ili prenis de ni pli ol 100 USD por 5-minuta servo.

Nun kiam ni denove venis al la stacidomo, mi ekvolis viziti la firmaon kaj simple diri al ili, ke ne endas kaj ne indas trompi fremdulojn, kiuj venas al Barato kun malfermita koro por konatiĝi pri kelkmiljara kulturo kaj civilizacio. Tiel ili tretas (piedpremas) la prestiĝon de simplaj honestaj baratanoj.

Subite mi ekvidis aŭton kun ŝildo "Turista polico". Mi turnis min al la policistoj. Ili postulis de mi ĉiujn paperojn. La policistoj telefonis al la firmao de kie estis aĉetitaj la biletoj. Poste sidigis nin en la aŭton kaj veturis al tiu firmao. La ĉefo kun tremantaj manoj montris al la policistoj paperon de kie videblis, ke li ricevis nur 260 USD por la biletoj. Do kulpas la perantoj. Ni revenis al la firmao ĉe la stacidomo. Tie neniu estis. Post iom da atendo subite aperies unu kunlaboranto, kiu antaŭ tri semajnoj vidis nin. La policistoj klarigis al li la situacion. Li malaperis. Post kvin minutoj li revenis kaj donis al la policisto 3500 rupiojn. La policisto donis la monon al mi, dirante, ke la afero solviĝis. Mi tute ne atendis tian rezultun! Ni kore dankis la policistojn. Dank' al ili la justeco eksolenis! Ni uzis la monon por turismaj objektoj. Ankaŭ en Bangaloro la turista firmao, kiu helpis al la kongresanoj, trompis nin, prenante de ni pli ol 2500 rupiojn. Pri tio mi informis s-ro Giridhar Rao. Li promesis informi s-ron Suresh kaj klarigi la situacion.

Ni tute bone vizitis Agra. Bedaŭrinde por Taĝmahalo ni havis nur 2 horojn. Ni devis en la sama tago reveni al Delhio. Ni revenis meznokte. Urĝe pakis niajn valizojn, iomete dormis, Frumatene iom meditis en la meditadĉambro kaj forveturis al la Internacia flughaveno de Indira Handi. En la sama tago ni venis al Tashkento. Tie ni restis dum unu nokto ĉe nia konatulo. Sekvan tagon ni veturis per aŭto al la limo. Tute bonorde trapasis doganejon kaj atingis nordan ĉefurbon de nia lando - Huĝandon. Tie ni restis dum unu tago ĉe nia amiko. En la sekva tago ni revenis hejmen.

La vojaĝo estis eventohava kaj interesa. Ni renkontis multe da homoj, sincerajn kaj helpemajn. Ni kore dankas al ĉiuj.

al la ĉefa paĝo

Hosted by uCoz