Akbar, Ruŝno, Firdaŭs, Ŝahrom, 2011
Firdaŭs, Akbar, Ruŝno, 2011
Giti, Ruŝno, Keyhan kaj lia edzino, 2011
Maŭzoleo de Saadi, 2011
Maŭzoleo de Hafizo, 2011
Maŭzoleo de Imam Reza, 2011
Sardori, Atena, Ruŝno, Firdaŭs apud maŭzoleo de Imam Reza en Maŝhado, 2011
Monumento de Firdaŭsi en Tus, 2011
Fragmento de kupolo, 2011
Esperantistino Giti Ferdosnia kaj Ŝaho de Irano, 2011
Persepolis (Trono de Ĝamŝedo), 2011
Monumento Ozodi (Libereco), 2011
Monta vilaĝo Masuleh, 2011

Rondvojaĝo en Irano

Ruŝno Rajhoni, Firdaŭs Ŝukurov

En la fino de la 2010-a jaro aperis informo pri okazigo en marto 2011-a la 4-an Mezorientan kunvenon en Karaĝo (apud Tehrano, Irano). Jam delonge ni revis pri vizito al tiu ĉi bela kaj interesa lando kun riĉega historio, arto kaj kulturo. Ni ekĝojis - jen venis la tempo realigi nian revon: konatiĝi kun esperantistoj kaj pere de ili pli bone koni la historiajn, artajn kaj kulturajn tradiciojn de la popolo. Des pli, ke la Kunveno devis okazi en la tagoj de la granda orienta festo Noŭruzo (Nova tago (jaro)) = dusemajna festo, kiu estas agnoskita kiel internacia.

Post kiam ni jam ricevis vizojn, aperis malĝojiga informo pri la neokazigo de la Kunveno. Pro la politikaj eventoj en la arabaj landoj, la estraro de IREA, timante, ke tio povos esti danĝere al la partoprenontoj, decidis ne okazigi la Kunvenon. Tamen, okazis tiel, ke kelkaj eksternandanoj (s-ino Ildiko el Hungario, familio Sans el Svislando kaj ni el Taĝikio) venis al Irano.

La 14-an de aprilo ni surteriĝis en la internacia flughaveno de Imamo Homejni (50 km for de Tehrano). Ĉar la aviadilo malfruis, ni venis nokte. Unue ni ŝanĝis iom da mono kaj poste serĉis buson al la urbo. Fin-fine ni trovis buson kaj venis al la flughaveno por enlandaj flugoj. De tie ni per taksio atingis loĝejon de s-ro Hamzeh Shafiee, kiu invitis nin por tranokti. Ges-roj Shafiee regalis nin per bongustaj manĝaĵoj. Ni parolis pri diversaj temoj kaj bone ripozis. La sekvan tagon s-ro Hamzeh venigis nin al oficejo de IREA. Tie nin salutis s-ro Reza Torabi kaj kelkaj aliaj esperantistoj. S-ro Reza kaj s-ino Fariba Maĝd invitis nin al sia hejmo. Ili informis nin pri la nuna stato de la e-movado, sukcesoj kaj problemoj. S-ro Reza provizis nin per biletoj por metroo kaj simkarto por poŝtelefono. Li helpis al ni organizi rondvojaĝon tra kelkaj famaj urboj de Irano kaj renkonti kiel eblas pli multe da esperantistoj. Dum la vojaĝo li ĉiutage telefonis al ni por ekscii pri nia stato.

Ni startis meznokte per interurba komforta buso kaj direktis nin al Tabrizo (norda Irano). Post agrabla dormado en la buso, ni frumatene venis al Tabriza busterminalo, kie nin renkontis s-ro Askar Maromi. Post kiam ni lasis niajn pakaĵojn en hotelo "Maŝhad", s-ro Askar gvidis nin al vidindaĵoj de la malnova urbo. Ni vizitis muzeon, moskeojn, bazaron. S-ro Askar estas kredanto. Dum nia promenado li multe rakontis al ni pri islama religio. Por pli bone konatigi nin pri la islamaj tradicioj en familio, li invitis nin al la hejmo de sia frato, kie ni vespermanĝis kaj bone konversaciis kun la parencoj de s-ro Askar. Verŝajne ne ekzistas alia esperantisto en Tabrizo, ĉar la sekvan tagon ni promenis sole. Ni vizitis tombejon-muzeon kaj apudstarantan Bluan moskeon. Vespere s-ro Askar gvidis nin al la busterminalo, de kie ni direktis nin al la urbo Kermanŝaho.

Al Kermanŝaho ni venis frumatene. La terminalo ankoraŭ ne funkciis. Ĉar estis tre malvarme, ni decidis preni taksion kaj veturi al iu malmultekosta hotelo. Iu policisto helpis al ni trovi hotelon kaj petis iom da mono por tio. Post konatiĝo kun la centra parto de la urbo, ni direktis nin al urbeto Kangevaro, apud kiu troviĝas restaĵoj de la antikva palaco de diino Anahita.

En Kangevaro ni sukcesis renkonti lokan esperantiston, s-ron Ali Koŭsari, kun kiu ni konversaciis dum duonhoro. Bedaŭrinde pro la manko de tempo ni ne povis akcepti lian afablan inviton gasti ĉe lia familio. Sur rea vojo ni vizitis urbeton Behistun. Tie kun multe da aliaj turistoj ni grimpis sur monteto, kie antaŭ jarmiloj estis ĉizita bildo pri akcepto de reĝo Dario donacojn de la reĝoj de konkeritaj landoj. Vespere ni revenis al Kermanŝaha busterminalo kaj nokte veturis al Isfahano.

Al Isfahano ni venis frumatene. Post matenmanĝo en terminala kafejo ni direktis nin al urbeto ŝahinŝahr. Kvankam taksio estas tre populara en Irano, ni, uzante itinerbuson, baldaŭ atingis nian celon. En ŝahinŝahr nin gastigis familio de s-ino Farŝideh kaj s-ro Parviz. Ankaŭ la frato de Farŝideh iam lernis Esperanton. S-ino Farŝideh rakontis al ni pri Isfahano kaj konsilis viziti kelkajn lokojn, nome: Imamplaco (Majdoni ĝahon), ĉilsutun (Kvardek kolonoj), Haŝt behiŝt (Ok paradizoj), 33 pul (33 pontoj), ŝohadoplaco, Medreseo ĉorbog. Dum tri tagoj ni sukcesis viziti ĉiujn ĉi lokojn kaj eĉ pli. La kvaran tagon ni promenis tra grandega bazaro kun miliardoj da aĵoj kaj suveniroj! Ĝustas onidiro "Isfahan - nisfi ĝahan" (Isfahan estas duono de la mondo). Meznokte ni venis al la busterminalo kaj veturis al ŝirazo - naskiĝloko de la mondfamaj poetoj Saadi kaj Hafizo.

Veninte frumatene al ŝirazo, unue ni klopodis trovi buson al Marvdaŝt kaj Persepolis (Tahti ĝamŝed (trono de ĝamŝedo)). Post 50 kilometra veturado, tagmeze, ni atingis Persepolison. ĝi estis konstruita de reĝoj Dario kaj Kserkso en la 6-5 jarcentoj a.K. Tiam ĝi estis ĉefurbo de la dinastio de Aĥemenidoj. Inter la grandiozaj kolonoj svarmis turistoj el diversaj lokoj de Irano. Ni estis, verŝajne, solaj eksterlandanoj.

Vespere ni revenis al ŝirazo, trovis malmultekostan hotelon kaj restis tie dum du noktoj. Ni vizitis kelkajn moskeojn, citadelon, armenan katolikan preĝejon, maŭzoleojn de Saadi kaj Hafizo. La tomboj de grandaj poetoj troviĝas en belegaj ĝardenoj, kiuj similas al paradizo!

Nokte en la busterminalo, antaŭ nia vorveturo al Jazdo, nin kaptis loka esperantisto s-ro Farhod Vesal. ĉirkaŭ unu horo ni agrable kaj interese babilis. S-ro Farhod parolas kelkajn lingvojn kaj li interesiĝas pri etimologio de vortoj en diversaj lingvoj.

Frumatene bela buso venigis nin al la nova terminalo en Jazd. ĉar estis tro frue, oficejoj ankoraŭ ne funkciis. Ni konatiĝis kun turisto el Singapuro kaj, trinkante aroman nigran teon, interŝanĝis en la angla la impresojn pri Irano. Ni rakontis al li multon pri nia lingvo, eksplikante, ke sen helpo de esperantistoj ni ne povus vojaĝi. Ĉar ni planis daŭrigi nian vojaĝon al Maŝhado per trajno tra dezerto, ni startis per urba buso al la stacidomo. Aĉetinte biletojn por vespera trajno, ni iris al la urbo. Unue ni vizitis unusolan preĝejon de fajradorantoj. Ĝis nun en Irano, precipe en Jazdo, ekzistas kredantoj al Zoroastrismo. Poste ni vizitis katolikan preĝejon. Konatiĝis kun judoj, kies vendejoj okupis la tutan straton. Vespere ni sidigis nin en la trajnon kaj startis al sankta urbo Maŝhado.

Ni veturis tra senlimaj stepoj kaj dezertoj. Fojfoje aperadis apudvojaj dometoj. Dufoje (malfruvespere kaj frumatene) la trajno haltis ĉe moskeoj por permesi al kredantoj preĝi komforte. Niaj samkupeanoj estis studentoj. Ambaŭ estis kredantoj. Kun ili ni parolis perse, informante ilin pri Esperanto.

Matene ni alvenis al la granda stacidomo de Maŝhado de kie per urba buso direktis nin al la loĝejo de s-ro Saeed Burhoni. Li veturigis nin al ripozejo apud artefarita montara lago. Ni restis tie ĝis venis aliaj esperantistoj - geedzoj Atena kaj Saeed Sardori, kiuj afable invitis nin gasti ĉe ili.

Ges-oroj Sardori vizitigis nin al la tombo de Imamo Reza, ege fama en la islamaj landoj. Alian tagon ni veturis al urbeto Tus, kie naskiĝis, vivis kaj estis enterigita fama reprezentanto de la pers-taĝika literaturo, poeto Abulkasim Ferdousi, la aŭtoro de la mondfama "Ŝahname (La libro de reĝoj). Ni vizitis ankaŭ noktan parkon sur monteto, 3-dimensian kinejon, muzeojn, ekspozicion de la naturaj kaj vegetaraj manĝaĵoj. Hejme ni praktikis Esperanton kaj iomete la rusan, ĉar s-ro Sardori emas lerni la rusan. En la lasta tago s-ino Atena invitis nin tagmanĝi ĉe siaj gepatroj. Post la tagmanĝo ni ĉiuj veturis al la proksima montfendejo, kie la urbanoj festis la lastajn tagojn de Noŭruzo. Post gaja tetrinkado kun dolĉaĵoj s-ro Saeed veturigis nin al la busterminalo. Vespere ni startis al Tehrano. En Niŝapuro (naskiĝloko de mondfama poeto, filozofo kaj matematikisto Omar Hajam) nia buso haltis por ke dezirantoj komforte preĝu kaj manĝu.

Frumatene ni venis al unu el grandaj busterminaloj de Tehrano apud la monumento "Ozodi" (Libereco). Ĉi tie nin renkontis s-ro Jacques Sans kun sia familio, kiu faras mondvojaĝon per propra buso. Ni veturis al apudtehrana urbeto Karaĝo por festi tie kun amikoj de s-ro Reza Torabi kaj s-ino Fariba Maĝd la lastan tagon de Noŭruzo, nomata "13 Bedar". Ni bone pasigis la tempon: ĝuis la naturon, interparolis kaj interŝanĝis opiniojn en kelkaj lingvoj, manĝis bonguste kaj dancis. Vespere s-ro Reza Torabi veturigis nin al loĝejo de s-ino Giti Ferdosnia, kiu afable, bonkore kaj malavare gastigis nin. La sekvan tagon s-ino Giti gvidis nin kaj familion Sans al la muzeoj de la Reĝa Palaco. Mirigis nin tio, ke s-ino Giti estas persone konata kun la Reĝo Muhammad Reza Pehlevi, kiu iam enmanigis al ŝi medalon pro venko en rajdado.

La sekvan tagon ni akceptis la inviton de s-ro Akbar Sadoqat viziti urbon Raŝt. Ni startis matene kaj jam posttagmeze nin renkontis s-ro Akbar. Post tagmanĝo ni promenis en la urbo. Malgraŭ multjaraj klopodoj de s-ro Akbar, esperantistoj ege malmultas en Raŝt. Same kiel en multaj urboj de Irano E-klubo tute ne ekzistas. S-ro Akbar invitis al vespermanĝo ankaŭ s-ron ŝahrom Hasanzade. La sekvan tagon s-ro Akbar veturigis nin al montara vilaĝo Masuleh, kie diverskoloraj dometoj estis konstruitaj sur la deklivo. Post la vizito al tiu ĉarma vilaĝo ni veturis al montara kastelo, konstruita en 14-a jarcento. Al la kastelo kondukas padeto kun pli ol 1000 ŝtupoj. Bedaŭrinde iomete pluvis kaj nebulo malhelpis ĝui belan pejzaĵon. Tamen ni atingis la kastelon kaj estis surprizita pri ĝia grandeco! Miloj da homoj povis defendi sin en la kastelo. Malfruvespere, laciĝintaj, ni revenis hejmen, kie s-ino Jila jam preparis por ni bongustan vegetaran manĝaĵon. La sekvan tagon matene ni vizitis muzeon kaj posttagmeze veturis al urbeto Anzali ĉe Kaspia maro. Tie en ortodoksa preĝejo ni renkontis kelkajn homojn, parolantaj la rusan lingvon. Ili parolis perfekte ankaŭ la persan kaj rakontis al ni pri la tempo, kiam multe da rusoj loĝis en Anzali.

En la sekva tago ni revenis al Tehrano. Denove nin gastigis s-ino Giti. ŝi estas arda esperantisto kaj ĉiam klopodis plibonigi sian konon de la lingvo. Bedaŭrinde mankas al ŝi praktiko. ŝi devas pli multe konversacii kaj korespondi. ŝi jam partoprenis kelkajn kongresojn. ĉijare ŝi planas partopreni IJKon en Kievo. Ni deziras al ŝi sukcesan vojaĝon.

En Tehrano loĝas artista familio de s-ro Habibpoor. Unu vesperon ni estis invitita de li vespermanĝi kune ĉe lia ĉarma familio. S-ro Parviz kaj s-ino Munir montris al ni siajn pentraĵojn kaj skulptaĵojn. Ni multe parolis ankaŭ pri movadaj problemoj kaj politikaj sistemoj en niaj landoj.

La lastan tagon ni promenis en la urbo, vizitante bazaron kaj parkon apud la monumento "Ozodi. Vespere s-ino Giti invitis al si ges-rojn Saeedpoor por kune vespermanĝi kaj priparoli estontajn kunlaboron en la movada kampo. Keyhan Saeedpoor estas prezidanto de IREA. S-ro Keyhan diris, ke iranaj esperantistoj ege scivolas pri Taĝikio. Estus bone, se ni povus venontjare en la tagoj de Noŭruza feriado organizi Orientan kunvenon. La partoprenontoj emas viziti ankaŭ mondfamajn urbojn Buharao kaj Samarkando. Ni pristudos la aferon kaj estos feliĉaj, se niaj karaj amikoj el Irano povos viziti nian landon kaj najbaran Uzbekion.

Ankoraŭfoje ni kore dankas al ĉiuj esperantistoj kaj neesperantistoj, kiuj gastigis nin kaj helpis al ni dum nia vojaĝo.

al la ĉefa paĝo

Hosted by uCoz