2013
2013
2013
2013
2013

Vojaĝo al Japanio
kaj partopreno en la 100-a Japana Esperanto-kongreso

Uzakova Mehrangez

Mi loĝas konstante en la eta mezazia montara lando Taĝikio. Mi volas rakonti pri miaj impresoj dum la vojaĝo al Japanio kaj partopreno en la 100-a Japana Esperanto-kongreso.
Kiam mi estis demandita pri eventuala vojaĝo al Japanio por partopreni la kongreson, mi neniam supozis, ke tio vere okazos. Antaŭ ol vojaĝi al Japanio, mi opiniis, ke ankaŭ tie tre malmulte da homoj parolas Esperanton. Kaj kiam mi alvenis en Japanion kaj atendis s-inon Aihara en la flughaveno, mi multe legis, ĉar mi ankoraŭ ne bone konis la lingvon. En la flughaveno oni renkontis min tre bone. Post kiam ni venis al la hotelo oni kondukis min al la konstruaĵo kie devos okazi la kongreso. Tie ni konatigis kun la homoj, kiuj preparis la kongreson. Malgraŭ, ke ĉiuj estis tre okupataj, ili esis bonkoraj, afablaj kaj amikemaj. En tiu ĉi tago mi renkontis plurajn tre interesajn homojn el diversaj landoj.
En En la malferma tago, kiam mi iris al la kongresejo, mi ne povis kredi, ke mi vidos tiom multe da homoj. Kiam mi venis en la kongresejon kaj vidis multe da partoprenantoj, mi eĉ iomete timis. Ni,la gastoj, sidis sur la podio kaj ni devis paroli salutvortojn . Por mi, tio estis la unua kongreso kaj elpaŝo. Ĉiuj partoprenantoj parolis tiel klare, ke mi komencis maltrankviliĝi. Kaj kiam mi komencis paroli, mi estis tre maltrankvila. Eĉ la voĉo mia tremis.
Por mi estis iomete malfacile. Mi provis aŭskulti atente ĉiujn sed, bedaŭrinde, ne povis respondi ĝuste. Dum la unuaj du tagoj mi tre ekcitiĝis, sed danke al la organizantoj de la kongreso, mi komencis komuniki kaj evoluigi mian lingvon. La partoprenantoj ĉiam helpis al mi, kaj kiam mi ne komprenis, ili klarigis per gestoj, ĉiam klopodante doni konsilon. Tial mi parolis multe. Post du-tri tagoj ĉio fariĝis por mi tre interesa.
Kio min plej surprizis estis tio, ke malgraŭ la diversaj aĝoj, seksoj, nacioj, kulturoj, religioj ni povis bone kompreni unuj la aliajn danke al nia komuna helplingvo Esperanto. Ni ĉiuj estis tiom malsamaj, kaj ni ĉiuj scivolis, de kie ni estas, kion ni faras, kion ni amas, kiujn interesojn ni havas. Malgraŭ la okupo, ĉiuj partoprenantoj lernis la lingvon. Mi surpriziĝis, ke en multaj landoj estas fonditaj institucioj de tiu ĉi lingvo. Kaj ekzistas tre multe da homoj, kiuj volas lerni la lingvon.
Danke al la organizantoj de la kongreso, ni ĉiuj fariĝis novaj amikoj kaj konatoj, eĉ fratoj kaj fratinoj. Tio mirigis min! De la unua tago ĉio estis organizita en la plej alta nivelo. Ĉiu programero estis preparita tre bone kaj estis en si mem tre interesa.
Mi estas tre dankema al la organizantoj de la kongreso kaj al ĉiuj personoj, kiuj helpis al mi por partopreni la kongreson kaj dum la rondvojaĝo. Post la kongreso, oni helpis min, do mi povis vidi la landon, konatiĝi pri la ĉiutaga vivo de japanoj, renkonti interesajn homojn, kaj la plej grava afero estas tio, ke mi komprenis kia lingvo estas Esperanto, kaj kiun ŝancon ĝi donas.
Ankoraŭfoje mi volas kore danki al ĉiuj, kiuj helpis al mi viziti tiun ĉi miraklan landon - Esperantujon! Certe mi kore dankas ankaŭ mian instruiston s-on Firdaŭs Ŝukurov, kiu vekis ĉe mi intereson al tia mirinda lingvo kaj helpis organizi la vojaĝon. Kiel oni diras en mia depatra lingvo: "Ba hamai shumojon rahmati kalon"!

al la ĉefa paĝo