Seruroj kaj cxenoj sur la ponto en Frankfurto, 2015
Firdaus kaj Silva apud la nacia E-muzeo, 2015
Firdaus kaj Svetlana en la Nacia E-muzeo, 2015
Kun Maryvonne Houviez en muzeo, 2015
En etnografia muzeo, 2015
Domo de George Sand, 2015
Arkeologia muzeo, 2015
Jara kunveno1, 2015
Jara kunveno2, 2015
Jara kunveno3, 2015
Firdaus kaj Piere el Limojx, 2015
Lucia kaj Svetlana, 2015
Lucia kaj Firdaus, 2015
Firdaus kaj Svetlana en Brive, 2015
Pierre kaj Svetlana en Oloron, 2015
En biblioteko de Oloron, 2015
Pregxejo en Marseille, 2015
En la bereta fabriko, 2015
Marc montras propran biciklon, 2015
Bichon Svetlana kaj Marc, 2015
Firdaus en Marseille, 2015
Renee kaj Svetlana, 2015
Svetlana kaj Zelija, 2015
La bordo de Gxeneva lago, 2015
Sxprucfonto en Gxeneva lago, 2015
Firdaus, Svetlana, Zelija, Jacques, 2015
Florens, Jacques, Firdaus , 2015
Valo de Aosta, 2015

Rondvojaĝo en suda Francio kaj Svislando

Firdaŭs Ŝukurov

Ni (Svetlana kaj mi) planis vojaĝi al Italio en primtempo de 2015. Kelkmonata reta korespondado donis malkontentigan rezulton, ĉar ni ne trovis gastigantojn en la urboj de nia provizora itinero. Tiam ni decidis veni al Berlino kaj de tie vojaĝi al ĉehio kaj Aŭstrio (por viziti internacian E-muzeon en Vieno). Sed denove fiaskis, ĉar esperantistoj ĉehiaj kaj aŭstriaj respondis, ke ne eblas noktumi ĉe ili. Subite venis propono de nia amiko Yves Nikolas, kiu en 2014 organizis por ni rondvojaĝon tra Francio. Li proponis rondvojaĝi tra suda parto de Francio. Ni iom pripensis la aferon kaj diris kial ne? Kun granda ĝojo ni akceptis la proponon kaj priparis nin al la vojaĝo.

Komence de marto 2015 ni venis al Berlino. Ni vizitis lokan Klubon. Tie ni renkontis nian amikon Gerd Bussing. Li invitis nin hejmen. Ni akceptis la inviton, sed ne povis longe ĉeesti. Ni rememoris lian karan edzinon Lena Karpunina, forpasintan en 2013, kiu iam estis mia lernanto dum sia vivo en Duŝanbe. Gerd donacis al ni du librojn (novelaroj), verkitajn de Lena.

La 7-an de marto ni startis el Berlino. Post okhora busveturo ni atingis urbon Bonn. Ni estis invititaj de iama mia lernanto Nadeĵda Subov. Ankaŭ ŝi dum multe da jaroj loĝis en Duŝanbe. Ni restis ĉe ŝia familio dum tri tagoj. Ni havis bonan okazon iom diskuti pri la lastaj novaĵoj kun ŝia frato Viktoro, kiu kun sia edzino Nadja iam partoprenis organizitan de mi montaran E-pacmarŝon Duŝanbe-Samarkando.

La 10-an de marto ni startis per bla-bla aŭto al Limburg. Ni estis invititaj de familio Valentina kaj Viktoro K?ster. Antaŭ multe da jaroj ni lernis en mezlernejo en la sama klaso. Valentina estas germandevena. Antaŭ la disfalo de Sovetio ŝia familio ricevis permeson elmigri al la historia patrujo. Ni rememoris niajn iamajn samklasanojn, kelkaj el ili loĝas nun en Germanio. Vespere ni promenis laŭ apudaj stratoj. Ni restis ĉe ili dum unu nokto. La 11-an matene ili veturigis nin al Frankfurto ĉe Majno. Ni estas ege dankemaj al ili pro la agrabla gastigado.

En Frankfurto loĝas nia malnova amiko Vladimir Sazonov kun la edzio Irina. Vladimir kelkfoje vizitis Taĝikion kaj gastis ĉe ni. Antaŭ multe da jaroj, kiam li loĝis en Moskvo, mi ekvidis ĉe li Esperanto-Rusan vortaron. Al mia demando, ĉu li vere okupiĝas pri Esperanto, li respondis, ke rapide eklernis la lngvon, sed pro la facileco de la lingvo perdis intereson kaj lasis tiun okupon. Poste komencis lerni kaj posedi la ĉinan kaj japanan.

La 12-an matene Volodja forveturis al sia laborejo, Irina akceptis pacientojn hejme. Ŝi estas psikologo. Ni promenis tra la centro de la urbo. La 13-an ni daŭrigis nian konatiĝon kun la urbo. ĉifoje Volodja ĉiĉeronis. Vespere li akompanis nin al la ĉefa bushaltejo. De tie ni startis al Francio.

Veturinte dum 8 horoj, je la kvara matene, ni venis al urbo Dijon. Sur la haltejo jam nin atendis s-ro Alain Droyer. Li veturigis nin al sia vilaĝo. Post ioma ripozo ni teumadis kaj interŝanĝis opiniojn pri la movadaj problemoj. Matene, post la manĝo, ni promenis laŭ la stratoj de la vilaĝo. Sur la tabulo ĉe la kulturdomo ni ekvidis anoncon pri nia vespera prelego, kiu okazis la 15-an. La prelegon ĉeestis ĉirkaŭ 30 homoj. La prelego estis bone akceptita. Estis demonstrita ankaŭ filmo pri Taĝikio en Esperanto "Malproksima eĥo de la silka vojo". La sekvan tagon s-ro Sylvain Fontaine veturigis nin al urbeto Gray. Tie ni vizitis Nacian Esperanto-muzeon. Nekredeble riĉa muzeo! La direktoro de la mzeo, s-ino Micheline Choteou rakontis al ni la historion de la muzeo kaj montris la eksponaĵojn de la tuta mondo. Ni helpis ordigi la unuajn eksponajxojn, senditaj iam el Rusio. Mi donacis al la muzeo la unuan lernolibron kun vortaroj por taĝikoj "Esperanto - zaboni bajnalmilali", verkitan de mi. Se ni scius, ke ni vizitos la muzeon, ni kunportus pli da eksponaĵoj. S-ino Micheline donacis al ni "La sanktan Biblion"kaj vortaron. ŝi montris al ni la Sunan horloĝon, konstruitan en la korto de la muzeo.

La 17-an de marto la edzino de Alain, s-ino Klodin, veturigis nin al stacidomo de Dijon. Antaŭ forveturo ni iomete promenis en la centro de la urboPosttagmeze ni alvenis al la stacidomo de Ch?teauroux. Tie nin renkontis s-ino Maryvonne Houviez. ŝi veturigis nin hejmen, kie ni konatiĝis kun ŝia edzo. La sekvan tagon ni kun kelkaj anoj de la Klubo vizitis etnografian muzeon. La 19-an okazis nia elpaŝo en granda salono. ĉeestis ĉirkaŭ 40 personoj. La ĉeestantoj havis grandan intereson pli multe scii pri nia lando. S-ino Maryvonne perfekte zorgis pri ni, ĉiam proponante viziti iun interesan historian objekton en kaj ekster la urbo. ŝi vizitigis nin al la Domo-muzeo de mondfama verkistino George Sand. Unufoje ni tagmanĝis kun la aktivuloj de la loka Klubo. S-ino Maryvonne estas tre konata persono en la urbo. ĉie ŝin salutis konatuloj.

La 20-an de marto, ni, uzante du aŭtojn veturis al la granda arkeologia muzeo de Galoromanoj Issoudun. Apud la muzeo nin jam atendis s-ino Isabelle Jacob. Post la vizito de la muzeo, ni adiaŭis karajn amikojn el Ch?teauroux kaj s-ino Isabelle veturigis nin al Limoges. Vespere okazis kunveno de aktivuloj en la domo de alia Isabelle. Vesperon ni pasigis kun esperantistoj kun kiuj ni multe diskutis.Sekvatage matene (sabate) ni vizitis lokan preĝejon de adventistoj . Tie ni aŭskultis predikon de la pastro, afable interpretita de nia nova gastiganto s-ro Pierre Telle Bouvier. Post la diservo la lokanoj ekinteresigxis pri Esperanto. S-ro Pierre detale klarigis pri nia lingvo kaj invitis ĉeesti nian prelegon. Vespere, la 21-an (tago de Internacia festo Naŭruzo) ni elpaŝis antaŭ ĉ. 50 personoj. Ĉeestis ankaŭ kelkaj rusoj, antaŭnelonge elmigrintaj el Rusio.

La sekvan tagon (dimanĉe), s-roj Pierre kaj Christian veturigis nin al urbeto Brive. Tie okazis jara reelekta kunveno de la esperantistoj de la regiono. Post la diskutado kaj balotado okazis tagmanĝo en la amika rondo. Dezirantoj poste promenis en la urbo, ĝuante la belecon de konstruaĵoj. Proksime al vespero ni estis invititaj gasti ĉe s-ino Lucia Unia. Ni devas konstati, ke ŝi estas ege agrabla persono. Dum la komunikado ŝi multe rakontis pri sia kelkmonata vojaĝo tra kelkaj aziaj landoj en 2010. Tiam ŝi vizitis ankaŭ Taĝikion. Al ŝi tre plaĉis la naturo de la lando kaj ties loĝantoj. S-ino Lucia vizitigis nin al kelkaj belegaj apudaj urbetoj. Post la ekskursoj okazis komuna tagmanĝo kun la lokaj esperantistoj. Dimanĉe, la 22-an de marto, s-ino Lucia veturigis nin al la stacidomo de Brive. Dumvoje, ŝi kantis al ni la infanan kanton pri maristo, kiun ni poste parkere eklernis. Post la kortuŝa adiaŭo, ni sidiĝis en la trajnon, kiu veturigis nin al urbo Pau.

En la stacidomo de Pau nin renkontis s-roj Guy Camy kaj Pierre Claverie. Ili veturigis nin al urbeto Oloron Sainte-Marie. ĉifoje nin gastigis ges-roj Pierre kaj Christelle Claverie. Oloron estas bela, pura urbeto, troviĝanta sur montetoj. Post iom da ripozo ni promenis laŭ apudaj stratoj, vizitante preĝejon kaj bibliotekon. Sur la pordoj de vendejoj kaj biblioteko ni vidis la anoncon pri nia prelego. Sekvan tagon ni estis invititaj viziti lokan radiostacion. La elsendon partoprenis s-roj Guy kaj Pierre. Ili ambaŭ estas tre konataj en Oloron kaj aktivaj en la movado. Ili uzis ĉiun eblecon por informi homojn pri ekzisto de Esperanto. La radioaŭskultantoj estis invititaj ĉeesti vesperan prelegon, kiu okazis en la belega salono. ĉeestis ĉ. 40 personoj (ne nur el Oloron, sed ankaŭ el proksimaj urbetoj). Post la prelego kaj spekto de la filmo en Esperanto "Malproksima eĥo de la silka vojo" okazis agrabla babilado pri diversaj temoj. La sekvan tagon la aktivuloj de la loka Klubo kolektiĝis ĉe la fabriko, produktanta beretojn. Okazis ege interesa por ni ekskurso. La fabriko estas unusola en Europo. En la fino oni donacis al ni beretojn por memoro pri la vizito. Dankegon!

La 28-an, sabate s-ino Christelle veturigis nin al la vilaĝo Ravenaqe. Tie nin gastigis ges-roj Elizabeth Binet (Bichon) kaj Marc Pleysier. Ili montris al ni sian ĝardenon. Marc klarigis, kiameniere li purigas uzitan akvon. Vespere en la vilaĝa kulturdomo (klubejo) okazis nia renkonto kun la lokanoj. Elizabeth kaj Marc laŭvice tradukis en la lokan dialekton de la franca. Post la prelego kelkaj ĉeestintoj, kiuj ekdeziris lerni Esperanton, vizitis domon de Elizabeth. Marc regalis nin per patkukoj dum ni interŝanĝis niajn opiniojn pri diversaj aferoj. Sekvan posttagmezon di dedixis al la promenado sur la apudaj montetoj, spirante freŝan aeron. Post la reveno mi preparis pilavon (taĝika manĝaĵo) kiun ni manĝis kun granda apetito. Marc kaj Bichon montris al ni proprajn biciklojn, kiujn oni veturigas kuŝante. Ili ofte vojĝas tiamaniere.

La 30-an de marto s-ino Bichon veturigis nin al la urbo Pau. Ni iom promenis en la centro de la urbo. Poste ni venis al la stacidomo. De tie ni veturis ĝis la urbeto La Ciotat. Survoje inter Tuluzo kaj Marseille okazis akcidento. La trajno devis halti. Aŭdiĝis multe da anoncoj. Ni nenion komprenis. Feliĉe apude sidis juna bela studentino, kiu paroletis la anglan. ŝi klarigis al ni la situacion. Ni devis atendi en la trajno, kvankam kelkaj eliris el la vagono. La studentino (Liza) demandis nin de kie ni venas. ŝi neniam sciis, ke ekzistas lando Taĝikio kaj lingvo Esperanto, kiu helpas al ni vojaĝi. Pro la akcidento ni malfruiĝis je horo kaj duono. Ni estis tre feliĉaj, ke s-ino Renee Triolle tute sola atendis nin en la stacidomo. ŝi veturigis nin al sia granda domo kun aparta ĉambro por gastoj. La domo troviĝas en granda unuhektara neprizorgata ĝardeno-pinarbaro. Antaŭ ĉio ni devis konatiĝi kun granda hundo, kiu priflaris nin kaj foriris kontenta. La hundo estas tre saĝa, ĉar neniam bojis vane.

Post matenmanĝo Renee montris al ni la vidindaĵojn de la urbo. Ni promenis laŭ la bordo de la maro, ĝuante la koloron de la akvo. Posttagmeze ni veturis per trajno al Marseille. Tie okazis nia renkontiĝo kun kelkaj klubanoj. Post iom da informo pri la historio de Taĝikio kaj spekto de la parto de la filmo venis tempo por demandoj kaj respondoj pri la vivo en la respubliko post la disfalo de Sovetio.

La sekvan tagon ni promenis laŭ la bordo de la Mediteranea maro , ĝuante belegan panoramon de la maro, montetoj kaj blankaj velŝipoj. Ni promenis laŭ malnovaj stratoj, vizitis la unuan en la mondo kinejon de fratoj Lumier. Ni vizitis urbeton Le Beausset. Tie okazis komuna tagmangxo. Vespere okazis renkontiĝo kun esperantistoj de La Ciotat. ĉeestis ĉ. 15 homoj. Renee interpretis perfekte Esperante-France kaj foje Ruse-France. Post la prelego okazis babilado en la amika rondo. Ni parolis Esperante, France, Angle kaj Ruse. La loĝejo de Renee estas plenŝtopita per diversaj esperantaĵoj - libroj, revuoj, gazetoj ktp. Ŝi dum longa tempo laboris sur diversaj postenoj, ligitaj kun Esperanto. Bedaŭrinde, mankis tempo por konatiĝi kun la raraĵoj. Sekvan matenon ŝi veturigis nin al la stacidomo, de kie ni startis al Genevo (Svislando). Ni estas ege dankemaj pro ŝia gastigado.

Al Genevo ni venis ĝustatempe. Sur la kajo nin renkontis nia malnova amiko Jacques Sans kun sia filino Zohra. La afero estas en tio, ke dum sia kelkjara rondvojĝo kun la familio (la edzino Florens, filo Zakarij, filinoj Zohra kaj Zelja) ĉirkaŭ la Tero per propra rulbuso, ili vizitis nin en Duŝanbe kaj restis en nia urbo dum du semajnoj. Nun ni estis invitita gasti ĉe ili. Ĉar en tiuj tagoj okazis IJF (internacia junulara festivalo) en la montara vilaĝo Brusson (norda parto de Italio), Jacques proponis al ni vojaĝi tien. Kun granda danko ni akceptis la proponon kaj matene, la 4-an de aprilo, nia sepopo startis tien. Ni antaŭĝuis la trafon en la esperantistan medion. La festivalon partoprenis ĉ. 80 personoj el eŭropaj landoj. Ni elpaŝis en malgranda salono. Jacques rakontis pri sia rondvojĝo, ni - pri Taĝikio kaj la vojaĝo tra suda parto de Francio. Oni devas konstati, ke la festivalo estis malbone organizita. Certe tio estas de la vidpunkto de maljunuloj, kiuj ne ŝatas aŭdi bruan muzikon kaj danci en diskoteko de vespero ĝis mateno. Tamen ni ĝuis la belecon de la naturo - densa arbaro sur la montoj, kovritaj per freŝa neĝo.

Dum la perfekta stirado de Jacques, ni veruris tra belega valo de Aosta kaj post tri horoj atingis hejmon. Post ioma ripozo ni komencis prepari nin al la vespera alveno de Robert kaj Brigite Frey. Mi estis petata kuiri pilavon, kion mi plezure faris. Robert kaj Brigite dum sia vojaĝo tra mezaziaj landoj, vizitis nian urbon Duŝanbe. Tiam mi vizitigis ilin al la gimnazio, kie mi instruis Esperanton. Aliajn tagojn ni vizitis nian E-ĝardenon kaj kelkajn muzeojn. Rober rakontis al ni siajn impresojn pri la landoj de Meza Azio. Ni - pri la vojaĝo en Francio kaj partopreno en IJF. Sekvatage Jacques proponis al ni promeni tra la urbo kaj laŭ la bordo de la Geneva lago. Promenadon partoprenis kelkaj aktivuloj de la urba Klubo. Vespere ni estis invititaj viziti loĝejon de Robert. Krom ni ĉeestis la geedzoj Sans kaj ankoraŭ du esperantistinoj - Marie Zoller kaj Melanie Maradan. Robert montris al ni siajn domojn kaj detale rakontis pri iliaj pli ol cenrjaraj historioj. Li daŭre riparas kaj alkonstruas partojn. Mankas al li helpantoj. Ni ĝoje kaj gaje pasigis vesperon. Matene ni estis pretaj pluvojĝi. Ni dankis la gastaman familion Sans pro la ege agrabla kaj interesa restado. Jacques veturigis nin al la doganejo. Tie ni sidiĝis en la anticipe priparolita "bla, bla aŭto" kaj veturis al Munkeno. ĉar en bushaltejo de Munkeno neniu esperantisto venis por renkonti nin, ni ŝanĝis niajn busbiletojn por pli frua forveturo kaj en 23-a horo atingis Berlinon. Post semajna restado en Berlino, ni flugis al Moskvo kaj de tie al Taĝikio. Tiel finiĝis nia ege interesa vojaĝo en Eŭropo. Ni kore dankas al ĉiuj esperantistoj, kiuj gastigis nin kaj helpis dum la vojaĝo.

al la ĉefa paĝo