Ĉijare esperantistoj de Taĝikio dufoje celebris la jubilean 155-an
naskiĝtagon de nia majstro L.L.Zamenhof.
La unuan fojon ni kolektiĝis la 14-an de decembro.
Prezidanto de la duŝanbea E-klubo, d-ro Saidmurod Hoĝazod
informis la ĉeestantojn pri la vivo de Zamenhof.
En la fino de sia elpaŝo li informis pri sia plano verki en
la taĝika lingvo la biografion de Zamenhof.
La ĉeestantoj aplaŭde akceptis la informon.
Ĉar la kunveno okazis en la Esperanto-ĝardeno,
post la elpaŝoj de aktivuloj, ni plantis kelkajn arbojn.
La duan fojon ni kolektiĝis la 28-an de decembro en Esperanto-domo.
Ĉifoje la kunvenon partoprenis Ĝamŝid Fajzullaev, Davlat Ibragimov,
Saidmurod Hoĝazod, Ĝamŝed Hakimov, Firdaŭs Ŝukurov
kaj du komencantoj- doktoroj pri taĝika filologio Raĝabali Hidirov
kaj Suhajli. Ili ambaŭ instruas en la pedagogia universitato.
Ili kun granda intereso aŭskultis rakonton de Ŝukurov
pri la historio de Esperanto
kaj ĝenerale pri la movado. Ili konatiĝis pri
la lernolibro en la taĝika lingvo
"Zaboni bajnalmilalii Esperanto" verkita de s-ro Ŝukurov.
La lastaj du promesis organizi por la studentoj grupon da
dezirantoj lerni Esperanton. Ŝukurov promesis instrui en tiu grupo.
En la amikeca etoso tute ne absurde ŝajnis ilia partopreno
en la 100 UKo en Francio.