Ni startis en Duŝanbe, Svetlana iom pli frue, ol mi. Ni renkontiĝis en Berlino kaj pasigis tie kelkajn tagojn.
La 6-an de marto ni direktis nin al la limo de Francio. Post okhora veturo per buso ni atingis Bonnon,
kie nin renkontis mia iama lernantino Nadeĵda Zubov. Ĉar ŝi iam loĝis en Duŝanbe, ŝi havis multe da demandoj
pri la nuntempa vivo tie. Ĉe la familio de Nadeĵda ni pasigis du tagojn. La 8-an de marto (internacia tago de virinoj)
ni festis sur la pinto de la plej alta monto en la regiono. La vetero ege favoris al tio.
La 9-an de marto Nadeĵda veturigis nin al la stacidomo. De tie ni veturis ĝis Saarbruken, kaj ŝanĝinte
trajnon tie, ni atingis urbeton Metz. Dum la veturo venis telefonalvoko de s-ro Marcel Redon, kiu avertis, ke jam atendas
en la stacidomo de Metz. Dank' al flageto kun verda stelo sur nia tornistro, kaj verda bireto kun la steleto sur la kapo
de la s-ro Marcel tuj helpis al ni trovi unu la alian. Ni veturis al urbeto Flevy, kie loĝas familio de Marcel.
Ili havas duetaĝan domon. Sur la teretaĝo loĝas s-ro Marcel kun sia edzino Simone, sur la unua - ilia
filino Sylvie kun sia familio. Nia ĉambro estis preta kaj ni povis iomete ripozi. Poste ni havis bongustan
vespermanĝon kaj agrablan paroladon. Dum la dua tago s-ro Marcel vizitigis nin al lokaj vidindaĵoj. Ni vizitis
lokan preĝejon kaj tombejon. Tre plaĉis al ni la loĝejo de s-ino Christina, la dua filino de s-ro Marcel.
Post kiam ni revenis hejmen, nin fotis loka fotoraportisto. Post ioma ripozo ni startis al Thionville. Survoje ni vizitis
skiejon, kiu mirigis nin. Nekredeble! Longega deklivo en la granda konstruaĵo estas kovrita per natura neĝo, sur
kiu oni glitas sur skioj kaj sledoj. Antaŭ mia prelego ni havis komunan vespermanĝon ĉe s-ino Danielle
Kaluzny, komencanta esperantisto, amikino de la familio de s-ro Redon.
Nia elpaŝo okazis en la kafejo "Le Gueulard". Ni surmetis tradiciajn naciajn vestaĵojn, kaj tio donis iom da
impresoj al la ĉeestantoj kaj kreis atmosferon de internacia komunikado. Mia parolado estis perfekte interpretita
far de s-ro Bernar Vivier. La kunvenon partoprenis kelkaj gastoj el Luksemburgo inter kiuj estis estimata s-ino Claude
Nourmont. La elpaŝo vekis intereson ĉe la publiko ĉar Taĝikio estas tute ne konata lando.
Sekvan tagon, frumatene, ni startis al la stacidomo de Metz. S-ro Marcel enmanigis al mi la trajnbiletojn de Metz
ĝis Bourg-en-Bresse. Farinte ŝanĝon survoje en Strasburgo, ni tute komforte venis al la destinita
stacidomo. Ĉar tiun tagon s-ro Jean-Louis Gayet fartis malbone, nin renkontis ridetanta amiko, s-ro Mishel.
Post kelkaj minutoj ni venis al la loĝejo de ges-roj Gayet. Ili loĝas en la granda kampara domo, kies parto
estas hotelo. S-ro Jean-Louis kaj s-ino Eliane forte brakumis nin kaj por komenco invitis gustumii tason da teo. Post
iom da babilado, ni, sub la gvido de Eliane, promenis sur apudaj kampoj. Survoje ni rikoltis iom da herboj sanigaj por
vespera salato. Post vespermanĝo s-ro Jean-Louis, ludante gitaron, kantis al ni kanton en la franca, promesante,
ke alian vesperon ni kantos Esperante. Sekvan tagon matene, pro la bona vetero, ni promenis ankoraŭ, dum la mastroj
zorgis pri ĉiutagaj laboroj. Poste s-ro Jean-Louis intervjuis min por la loka radio.
Vespere kolektiĝis esperantistoj de la loka asocio. En komenco okazis konversacia rondo pri movadaj problemoj kun
foja interpreto de Jean-Louis kaj post vespermanĝo ni rakontis pri nia lando montrante bildojn. Bedaŭrinde,
pro la malbona stato de nia amiko Lean-Louis la promesita kantado ne okazis. Matene s-ino Eliane veturigis nin al la
stacidomo kaj adiaŭis, enmanigante trainbiletojn ĝis Lyono.
En la stacidomo de Lyono nin renkontis s-ro Vincent Gerbe kaj veturigis al sia hejmo. Li montris al ni sian domon kaj
belegan ĝardenon kun diversaj arboj, arbustoj kaj floroj.
Vespere okazis nia prelego en Palais du Travail Salle Agora. En la komenco s-ro Frederiko gvidis mallongan kvizon,
poste s-ino Andrea rakontis al ĉeestantoj pri Esperanto kaj post la muzika paŭzo kun taĝikaj kantoj
elpaŝis ni, rakontante pri la historio kaj hodiaŭa vivo en Taĝikio. La sekvan tagon Vincent kaj Frederik
vizitigis nin al la Katedralo kaj katolika preĝejo. Sabate, la 15-an de marto, ni vizitis adventistan preĝejon
ĉar por Svetlana ĉiu sabato estas sankta tago, kiam oni devas multe preĝi kaj studi la Biblion. En la
preĝejo estis nur afrikanoj. La diservo okazis en la franca. Apudsidanta s-ino el Tanzanio interpretis al mi en la
angla, mi - al Svetlana en la rusa.
Posttagmeze Andrea, Vincent kaj ni promenis en la grandega urba parko, ĉe la bordo de la rivero Saone (Sono).
Ni sukcesis viziti ankaŭ la klubejon de esperantistoj kaj iomete konatiĝis pri la riĉa biblioteko.
Poste s-ro Vincent veturigis nin al la grandega Eŭroekspo, kie okaziz ekspozicio pri ekologio. Ĉe la E-budo
okazis renkontiĝo kun neesperantistoj. Ni aktive partoprenis en la diskutado. Vespere s-ro Vincent invitis nin al
la komuna vespermanĝo hejme. Ĉeestis s-ino Andrea kaj s-ro Frederiko. Dum konversacio ni pridiskutis multe da
aktualaĵoj. Dimanĉe, la 16-an de marto s-ro Vincent helpis al ni atingi la stacidomon, sidigis en trajnon,
kiu veturigis nin al Parizo. Dank' al sindonema kaj helpema Vincent, ni sukcesis multon vidi kaj kompreni.
Post kelkaj horoj de komforta veturo ni venis al la granda stacidomo Garlyon, kie dank' al verda stelo ekkonis nin
s-ro Aleks Kadar. Li tiel rapide paŝis, ke ni apenaŭ povis sekvi lin en la plen-plena stacidomo. Li kondukis
nin al la loĝejo de s-ro Fransua Lo Jacomo. La loĝejo estas kvarĉambra kaj troviĝas sur la 19
etaĝo. Oni povas ĝui la panoramon de la urbo. S-ro Fransua loĝas sole. Ni iom ripozis kaj vespere eliris
por promeni ĉe la bordo de apuda kanalo.
Vespere ni pridiskutis kiamaniere ni povus uzi mallongan tempon por konatiĝi pri la mondfama urbego. S-ro Fransua
konsilis al ni multon, provizitante mapojn, kaj proponis, ke lia konatulino Elizabeth akompanu nin. La sekvan tagon
matene, s-ino Elizabeth telefonis al ni, dirante, ke ni renkontiĝu ĉe la apuda metrostacio. Ni kun granda
plezuro akceptis ŝian afablan proponon. Ĉar post dek tagoj ni devis reveni al Parizo kaj de ĉi tie forlasi
Francion, unue ni volis aĉeti biletojn por veturi perbuse de Parizo al Berlino. En la ĉefa bushaltejo la biletoj
kostis tre multe. S-ino Elizabeth konsilis al ni serĉi biletojn en Interreto. Flugbiletoj povus kosti la samon.
S-ro Fransua povas helpi al ni. Do, ŝi persvadis nin lasi la aferon ĝis vespero. Poste ni promenis en la
tombejo Perlaŝez, kie vizitis tombojn de mondfamaj komponisto Frederiko Shopen kaj kantistino Edith Piaf.
Posttagmeze, sub akompano de s-ro Fransua ni venis al la sidejo de la Asocio de esperantistoj de Francio, kie ni faris
prelegon. Estis plezuro renkonti tie s-inon Susanna, kiu estas armendevena. Ĉar ni havis iom da tempo, ni
interŝanĝis niajn opiniojn pri kelkaj aferoj. Malgraŭ teknikaj konfuzaĵoj mia prelego estis akceptita
sufiĉe bone. Pro labortago ne ĉiuj dezirantoj povis ĉeesti. Pro tio estis proponita okazigi la prelegon
ankoraŭfoje post nia reveno al Parizo la 29-an de marto. La sekvajn du tagojn ni vizitis Montmartron, Sakre-koron
kaj Ejfelturon. La 19-an de marto s-ro Fransua akompanis nin ĝis la stacidomo Montparnas, de kie ni startis al
Angers.
Post senproblema veturo, en la angersa stacidomo nin renkontis s-ro Laurent Vignaud kaj veturigis al s-ro Pierre
Jagueneau kaj kelkaj aliaj esperantistoj, kiuj atendis nin ĉe muzeo. Ni konatiĝis pri ekspozicio "Kanto de
l' Mondo" kun grandega aro da silkaj tapiŝoj. Oni spektas ĉion en densa malhelo, ĉar la suna lumo povas
difekti la kolorojn de la tapiŝoj. De la muzeo ni paŝis al la placo de Paco. Ni devas konstati, ke la
esperantistoj de Angers tre bone preparis kaj zorgis nian ĉeeston ĉe ili, enmanigante en la komenco la
planon de tagordoj. Tio helpis al ni esti pretaj por ĉiu
okazaĵo.
Post la komuna vespermanĝo okazis libera diskutado dum kiu ni interŝanĝis niajn opiniojn kaj respondis
aron da demandoj pri E-movado kaj nuntempa vivo en Taĝikio. Ni noktumis ĉe ges-oroj Jagueneau. Ni estis
prizorgataj de ili kiel plej amataj parencoj.
La unuan parton de la sekva tago ni multe ekskursis: vizitis Kastelon, malnovan urbon, katedralon, urbodomon.
Post la agrabla promeno s-ino Jeannine invitis nin kaj kelkajn aktivulojn al la komuna tagmanĝo. Poste ni direktis
nin al la kastelo Gresiljono. Ni multon aŭdis pri ĉi kiel ripozejo kaj E-lernejo kaj nun konvinkiĝis,
ke ĝi vere impresigas. La ĉambroj estas pretaj por akcepti lernantojn en la nova sezono. Apudas grandega
parko kun lagetoj.
Vespere okazis nia prelego. Post la rakonto pri historiaj eventoj en antikvaj tempoj, ni montris videofilmon pri la
naturo kaj nuntempa vivo en Taĝikio. La prelego vekis ne ŝajnigan intereson ĉe aŭskultantoj.
Sekvan matenon ni tutkore dankis niajn gastigantojn Michele kaj Pierre pro la perfekta akcepto.
Amiko Laurent veturigis nin al la ĉefa bushaltejo, de kie ni veturis al Laval, kaj poste per trajno al Saint Brieuc.
En la stacidomo de Saint Brieuc nin renkontis ges-roj Amapola kaj Laurent Peuch. Tuj ni veturis hejmen, kie nin atendis
bongusta tagmanĝo kun grandega peco da viando. Ni devis iomete malĝojigi la geamikojn per rifuzo de viando,
ĉar dum jardekoj ni estas vegetaranoj. La gemastroj senprobleme eliris el la situacio.
Post la tagmanĝo ni veturis al granda salono, kie devis prepari ilojn por nia prelego kaj spekto de filmo pri nia
lando. Iom poste venis al la salono ĵurnalistino, kun kiu ni multe parolis pri Esperanto. En la sekva tago nia
konversacio kun fotaĵo aperis en la regiona gazeto "Le Telegramme" (22.03.2014) en la formo de artikolo.
Krome, ni parolis kun reprezentantoj de aliaj Asocioj, kies oficejo estas en la salono. Mi devas konstati, ke ni povis
jam ete kompreni la francan. Poste ni veturis al la haveno, konatiĝante pri la urbo.
Sekvan tagon, sabate matene, s-ro Laurent gvidis nin al la loka preĝejo adventista. Post la diservo ni direktis
nin alla salono, kie estis planita nia elpaŝo. ĉeestis ĉirkaŭ 30 personoj, kiuj kun granda intereso
aŭskultis nian paroladon, starigante multe da demandoj. Vespere ni okope vespermanĝis. Sekvan tagon
s-ro Laurent intervjuis min por la loka radio. Iom da tempo estis dediĉita al vizito de vidindaĵoj kaj alveno
al la bordo de Atlantika oceano. Ni devas konstati, ke s-ro Laurent kaj s-ino Amapola estas ege sindonemaj al ĉio,
kio estas ligita al Esperanto kaj ties movado. Ili multege informas pri Esperanto en neesperantistaj medioj.
Sekvan matenon, ni direktis nin al urbeto apud kiu troviĝas la mondfama kastelo Mont Saint Michel.
Tie nin renkontis s-oroj Yves Nicolas kaj Christian Levesque. Ni kune vizitis la kastelon. Vere ĝi estas miraklo!
Dank' al klarigoj de Christian, Yves kaj Laurent, ni ekhavis informon pri la historio de la mirakla konstruaĵo.
S-ino Amapola donacis al Svetlana libreton pri la kastelo en la rusa. Pri ties enhavo ni nepre konatiĝos. Post la
komuna tagmanĝo ni adiaŭis niajn karajn gastigantojn kaj amiko Yves veturigis nin al la sekva punkto de nia
itinero - urbeto Herouville. Ni venis al lia hejmo, kie nin renkontis lia edzino Anna-Maria. Ĉar ŝi estas
rusdevena, ni povis iomete babili en la rusa. Post iom da ripozo s-ro Yves veturigis nin al niaj novaj gastigantoj,
ges-oroj Yvetta kaj Jean. Ili bone komprenas Esperanton, kaj ni sukcesis paroli pri diversaj temoj dum la teumado.
Dum bongustega vespermanĝo ni gustumis diversajn specojn de seka vino.
Matene amiko Yves veturigis nin al la centro de la urbo, kie nin jam atendis s-ino Brigitte Cottin kaj s-ro Jean-Pierre.
Ili ambaŭ gvidis nin tra la urbo kaj ni ĝuis la belecon de la konstruaĵoj. Dum la paŝado s-ino
Brigitte rakontis pri siaj impresoj dum vojaĝo al Japanio. Tie ŝi konatiĝis kun la edzino de s-ro Kimio
Jamaguĉi. Estis tre agrable aŭdi pri tio, ĉar s-ro Kimio estas nia bona amiko. Li vizitadis nian
Duŝanbean E-klubon, dum sia ofica restado en Taĝikio. Post la ekskurso ni estis invititaj tagmanĝi kun
aliaj esperantistoj. Post la tagmanĝo ni kune promenis sur la bordo de la maro.
Je la sesa vespere ni venis al la salono "Puŝkin", kie okazis nia prelego. La salono havas kafejon kaj grandan
bibliotekon de la libroj de rusaj aŭtoroj. Rusdevenaj fratinoj Olga kaj Oksana estras en la salono. Ĉar ili
bonege parolas la rusan kaj la francan, do nia prelego okazis en la rusa lingvo kun interpretado de Oksana. La prelego
allogis atenton de la neesperantistoj, kiuj tiam teumadis aŭ manĝis en la kafejo. Dum la prelego venis peto
deklami ion en la taĝika lingvo. Kvankam mi ne havas brilan voĉon kaj muzikan aŭdkapablon, mi
ekkuraĝis kanti popularan kanton pri amo. Svetlana iomete dancis. Post la prelego okazis vespermanĝo en amika
etoso kun ankoraŭ multe da demandoj. Post la agrabla komunikado s-ro Jean veturigis nin al sia hejmo. Post du tagoj
en la loka tagĵurnalo "Herouville-Saint-Clar" aperis artikolo (kun fotaĵo) pri nia prelego.
Matene, ekzakte je la 10-a venis Yves. Post iom da ĉarmaj momentoj de fotado, brakumado kaj interŝanĝo
de donacetoj, ni veturis al la stacidomo. Post iom da atendo venis la mendita "bla, bla" aŭto. Ni brakumis nian
ĉefan organizanton, amikon Yves, kaj veturis al Amiens. Dum la veturo ni multe interparolis angle kun la stiristo
pri diversaj temoj, inkluzive Esperanton.
Post la 3-hora senhalta veturado, ni venis al la domo de fratinoj Agnes kaj Odile Jullien en la urbo Amiens. Agnes
estas komencanto. Odile neniam okupiĝis pri Esperanto, sed post nia vizito ekaperis ĉe ŝi deziro lerni
nian lingvon. Post konatiĝo kaj iom da ripozo ni promenis en la apuda arbareto. Vespere kolektiĝis lokaj
esperantistoj, plej parte komencantoj, kiuj ne tro emis aŭskulti paroladon en Esperanto. La plej aktiva
Esperanto-parolantoj estis s-ino Bernadette Manier kaj s-ro Daniel Devis. S-ino Bernadette estis jam konsultinta
Vikipedion pri Taĝikio. Ŝi havis multe da demandoj pri socia ordo, rajtoj de virinoj en balotado,
religio ktp.
Sekvan tagon ni promenis en la centro de la urbo, vizitante la plej grandan bazilikon en Francio. Por tagmanĝo ni
estis invititaj al la familia rondo de aliaj aktivuloj. ĉeestis ankaŭ kelkaj komencantoj. Post la tagmanĝo
ni vizitis domon de la mondfama verkisto de sciencfikciaj romanoj Jule Verne. Liaj romanoj estis ege popularaj en iama
Sovetunio. Estis ege interese vidi kaj ekscii kiamaniere la verkisto pasigis la ĉiutagan vivon.
Vespere ni kolektiĝis en la granda salono. Post la komuna vespermanĝo okazis nia prelego. Ĉar,
bedaŭrinde, la projekciilo ne estis prizorgata, oni devis spekti la bildojn sur la ekrano de komputilo.
Ĉeestis ankaŭ esperantisto el Marsell.
Dum la prelego plej aktivis s-ino Bernadette. Interpretis s-ro Jean-Claude Roy, kiu perfekte regas Esperanton. Reveninte
al la hejmo de s-ino Agnes, ni ankoraŭ longe interŝanĝis opiniojn pri diversaj aferoj. S-ino Agnes
dediĉis sin al filantropio kaj bonfarado. Ŝi estis invitita al nia lando kun tiu nobla misio.
Matene je la 10-a venis s-ino Bernadette kaj veturigis nin al la urba tombejo por ĉeesti apud la tombo de Jule Verne.
Apud la krematorio ni renkontis du oficialulojn, kiuj klarigis al ni la procedon de forbruligo de kadavro. Ĉar ni
estis prezentitaj, kiel esperantistoj el Taĝikio, tuj sekvis la demando: kio estas Esperanto? S-ino Bernadette,
profitante la okazon, dum duonhoro klarigis al ili pri la afero. Reveninte hejmen, ni rapide teumis, manante kuketoj
kaj s-ino Agnes veturigis nin al la stacidomo de kie la komforta trajno veturigis nin al Parizo.
Post la mallonga veturo, la 28-an de marto ni venis al la pariza stacidomo Gar du Nord, kie nin renkontis nia amiko
Fransua. Li grandanime konsentis denove gastigi nin. Post ioma ripozo ni triope startis al la anarkista radiostacio
"Libertaire" . Tie dum horo kaj duono mi estis intervjuita de kunlaboranto de la radio. Mi klopodis detale respondi al ĉiuj demandoj.
Vespere ni vizitis vendejon por aĉeti iom da nutraĵoj, Vespermanĝinte, ni promenis laŭ la parizaj
stratoj. Sabate matene ni vizitis adventistan preĝejon por diservi. Ĉifoje ni trafis homojn, kiuj parolis la
hispanan. Unu ĉeestantino afable interpretis al ni angle. Reveninte hejmen, ni iom ripozis kaj poste startis al la
oficejo de la Asocio. Post la prelego ni ricevis donacetojn de s-ino Susana. S-ro Aleks Kadar invitis nin al
vespermanĝo. Dum la manĝo ni multe parolis kun s-ro el Tunizio, kiu estis studinta en Ukrainio.
Ĉar Fransua estis laciĝinta kaj dormetanta, li ne partoprenis nian interparolon.
Dimanĉe ni vizitis muzeon de Orientaj artoj kaj kulturoj. Lunde matene ni direktis nin al la mondfama muzeo Luvro.
Ni pasigis tie la tutan tagon. La vizitantoj svarmis. Multe da japanaj turistoj. Kvankam ni aĉetis biletojn por tri
partoj, ni apenaŭ sukcesis viziti nur du, eĉ tiujn ne plene. La aro da eksponaĵoj estas grandega. Se oni
spektos unu eksponaĵon averaĝe dum unu minuto, oni bezonos duonjaron por konatiĝi kun ĉiuj.
Tute klare estas, ke ni ege laciĝis kaj post vespermanĝo ripozis kuante.
Marde matene, ni direktis nin al la moderna scienca muzeo "City". Tie ni konatiĝis kun s-ro Samsonov Jaroslavo
amiko neesperantista. Li estas laboristo de la muzeo. Aŭdinte nian parolon en la rusa, li ekinteresiĝis de
kie ni venis. Ricevinte klarigon, li ekĝojis kaj invitis nin konatiĝi pri la eksponaĵoj. Ni rajtis
senpage viziti ĉiujn halojn, planetarion, submarinon. Ni bedaŭris, ke havis nur tri horojn, ĉar
s-ro Christian Legrand promesis veni je la 14-a horo por akompani nin al la flughaveno Orly. Ni estas ege dankemaj
al s-ro Samsonov pro lia agrabla oferto.
Reveninte hejmen, ni manĝetis kuiritan terpomon kun salato kaj startis al la lasta punkto franca. Daŭre
ĉio pasis perfekte kaj vespere ni surteriĝis en Berlino, kie pasigis kelkajn tagojn. Dum tiuj tagoj ni sukcesis
plenumi peton de amiko Fransua traduki en la rusan lian artikolon-intervjuon pri enkonduko de Esperanto kiel lernobjekto
en mezlernejon. Komence de aprilo ni revenis al Duŝanbe.
La turneo donis bonan sperton al ni. Dum la komunikadoj ni multon lernis de la francaj amikoj. Ni estos feliĉaj,
se baldaŭ povos gastigi ilin en nia montara lando.
Vizitinte tiom da kluboj kaj societoj de esperantistoj, ni rimarkis jenon:
1. Francaj esperantistoj tre bone preparis nian vojaĝon. Dankegon al ĉiuj. Mi sufiĉe
longe korespondis kun s-ro Yves Nicolas, iniciatinto de la turneo.
2. Ĉiuj gastigantoj (krom s-ro Fransua) havas duetaĝan propran domon kaj aŭton.
Tio tre ĝojigis nin.
3. Multe da klubanoj estas bonkoraj komencantoj, kiuj ne tre flue parolas la lingvon,
sed favore rilatas kaj subtenas la E-movadon. Ankaŭ tio ĝojigis nin.
4. Nenie ni povis renkonti iun klubanon-esperantiston, afrikdevenan nigrulon.
5. Neniam ni aŭdis kantemulojn en la kluboj, kiuj kantus esperantigitajn francajn kantojn.