эр Ёєёёъюь  ч√ъх чфхё№

ааааааааа аUDK 410:51 + 414.7 + 800.892 ааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааINFORMADIKO

ааааааааааа

аааааааааааааааааааааа ааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааAkademiano de AS de Taĝikio аZ.D. Usmanov,
ааааааааааааааааааааааааааааааааааааааа ааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааF. Ŝukurov,а S. Jokubzoda

аааааа аааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааOFTECAа VORTAROа DEа ESPERANTOа

 

Ĉi ofteca vortaro estas rezulto de elekto kaj prilaborado de 1450000 vortoj, prezentitaj en originalaj kaj tradukitaj verkoj de 32 aŭtoroj (v. Suplementon). Konstruado de la vortaro estis bazita sur la nocio vorto, kiu en ajna teksto estas traktata kiel tuteco de literoj inter du neliteraj simboloj, kiuj povas esti funkciaj servajа signoj de la komputera klavaro (ekz. interspaco, interpunkcio ktp).

La procezo de la konstruado de la vortaro konsistis el du etapoj. En la unua etapo estis konstruita provizora ofteca vortaroа S, kiu enhavis diversajn vortojn kun iliaj oftecoj de ripetado. Ne nur la leksemoj fariĝis elementoj de la vortaro, sed ankaŭ iliaj paradigmoj, t.e. kromа la vorto en la komenca formo en la vortaro aperis ankaŭ ĝiaj diversaj gramatikajа variaĵoj kun siaj oftecoj de ripeto. Ekzemple, kun la vorto en infinitivoа vidi en la vortaro aperas ankaŭ kiel elementojа la vortoj аvidis, vidas, vidos, vidu, vidus, vidinta, vidanta, vidita, vidata, vidiĝi, vidiĝis, vidigi Ц gramatikaj formoj de la verbo en preterito, prezenco, futuro kajа diversaj modoj kaj krome substantivojа vidaĵo, vidaĵoj, konstruitaj el ĉi radiko vid. аĈi tie ni ne prezentas ĉiujn vortojn, kiujn oni povas konstrui el cxi radiko pere de morfemoj kaj kiuj estis trovitaj en la tekstoj de la Suplemento. Analoge, kune kun la substantivo en singulara nominativo homoа la provizoran vortaron trafis vortojа homoj, homon, homojn, homaro, hometo, homego, homido, homino, homarano, homaranoj, homiĝi, homigiа ktp, аkonstruitaj helpe de morfemoj el la radiko hom.

En la dua etapo provizora vortaro S estis transformita en la oftecan vortaron. La esenco de la transformado estis jena: S estis dividita al аsubmultoj Sk, аkies elementojа estis vortoj, konstruitaj el la sama radiko. Baziĝante sur hipotezo, ke radiko de la vorto estas firme ligita kun koncerna gramatika vortklaso, al ĉiu konkreta Sk estis rilatigita leksemo, t.e. komenca formo de la vorto el la vortklaso. Laа leksemo kun la sumigitajа oftecoj de ĉiuj vortoj el ĉi аklaso Sk ааestis akceptita kiel elemento de la ofteca vortaro de Esperanto. En la donitaj ekzemploj,а al la vortnesto de la vortoj kun la radikoj vidа estisа ligita la leksemo vidi kun la sumigita ofteco 3181, kaj al la vortnesto kun la radiko homа - leksemo homo аkun la ofteco 3929.

La vortaro konsistas el 3 partoj. La unua parto enhavas аla vortojn, kiuj (kun siaj paradigmoj) kovras 50% da аteksto, la dua Ц 75%, la tria Ц 80%. La vortoj en la vortaro aperas laŭ la ordo de malkresko de iliaj oftecoj. Memorindas, ke аestis analizitaj 1450000 vortoj el la fontoj kies titoloj estis donitaj en la Suplemento.

Praktika valoro de la vortaro estas en tio, ke ĝi montras kiujn vortojn necesas аposedi аunue аdum аlernado аde Esperanto.

OFTECA VORTARO DE ESPERANTO

Parto 1. аLa listo de la leksemoj, kiuj (kun siaj paradigmoj) kovras 50% аda аteksto.


Parto 2. аLa listo de la leksemoj, kiuj (kun siaj paradigmoj) kovras 75% аda аteksto.


Parto 3. аLa listo de la leksemoj, kiuj (kun siaj paradigmoj) kovras 80% аda аteksto.

La Suplemento

Hosted by uCoz
2